Ulrich von Hutten

germana akademiulo, poeto kaj reformisto

Ulrich von HUTTEN naskiĝis la 21-an de aprilo 1488 en kastelo Steckelberg (nun historia ruino kaj parto de la urbo Schlüchtern). Li mortis la 29-an de aŭgusto 1523 sur insulo Ufenau (Lago de Zuriko) pro sifiliso. Lia eldiro "Die Luft der Freiheit weht" ("blovas la vento de libereco") iĝis moto de la Universitato Stanford.

Ulrich von Hutten
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Ulrich von Hutten
Naskiĝo 21-a de aprilo 1488
en Burg Steckelberg, Graflando Hanau,  Sankta Romia Imperio
Morto 29-a de aŭgusto 1523
en Ufenau,   Svislando
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sifiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Subskribo Ulrich von Hutten
Familio
Parencoj Philipp von Hutten (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Titus Curtius Malaciola • Raphael Musaeus vd
Okupo poeto
imperia kavaliro
politikisto
monaĥo
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hutten frekventis la lernejon de la monaĥejo en Fulda. Post studado ĉe pluraj germanaj kaj italaj universitatoj li servis mallongan tempon en la armeo de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Tiu ĉi deklaris Hutten en 1517 laŭrekronita poeto.

Kiel publicisto li engaĝiĝis kune kun Franz von Sickingen pri germana patriotismo kaj plifortigo de la suvereneco de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kontraŭ la nobelaro kaj la papo. Li estis fanatikulo de la reformideoj de Marteno Lutero, kies doktrinojn li defendis en multaj verkoj.

La politikaj agadoj de Hutten tamen kreis profundan fosaĵon inter li kaj lia dunganto. Post la fiaskinta ribelo de la mezrejnlandaj kavaliroj Hutten devis ekziliĝi en Svislandon, helpate de Ulrich Zwingli.

Verkado kaj publicistado

redakti

Hutten estis la ĉefa eldonisto de la dua parto de la satiraj Leteroj de obskuraj viroj (1515-17) kontraŭepiskoparaj kaj monaĥaraj, reage al "Epistolae clarorum virorum" de Johano Reuchlin. Menciindas ankaŭ la verkoj Ars Versificandi (1511) kaj Vadismus (1520): tie ĉi publike kondamnitis la papeco. Li meritiĝis per eldono de skribaĵo de Lorenzo Valla pri la t.n. Donaco de Konstanteno kaj per la publikigo de satiraj dialogoj latin-/germanlingvaj laŭ la modelo de Lukiano.

Eksteraj ligiloj

redakti