Malfermi la ĉefan menuon
Portreto de la vendisto de indulgencoj.
T.n. Tetzelkasten por monkolektoj en Jüterbog.

Johann TETZEL, korekte: Johann Dietze (naskiĝinta ĉ. la jaro 1460 en Pirna aŭ en Leipzig, mortinta la 11-an de aŭgusto 1519 en Leipzig) estis germana teologo kaj fariĝis projekciilo de kontraŭkatolikismo pro liaj ofte troigitaj predikoj je indulgenco. Famis ankaŭ la t.n. Tetzelaj kestoj kien la pekuloj ĵetu la monon por esti savitaj postmorte.[1]

Enhavo

VivoRedakti

La filo de oraĵisto studis ekde 1482 teologion kaj filozofion en Leipzig kaj bakalaŭriĝis en la 1487-jaro. Du jarojn poste li aliĝis al la surloka dominikana monakejo. Pro liaj retorikaj kvalitoj li nomumitis fare de Romo predikisto de indulgencoj kaj trairis inter 1504-07 Brandenburgion, Silezion, Prusion kaj Litovujon, ankaŭ por havigi monon por la batalo kontraŭrusa de kavaliraj ordenoj en Livonio.

Ekde 1507 li agadis en Meißen, Turingio kaj Supra Luzacio tiom petole, ke la episkopo de Meißen malpermesis liajn "negocojn" tie. Tetzel sekve direktis sin en Sudan Germanion, kie li akuzitis pri adultero kaj kondamnitis al mortpuno. Ricevinte indulgon antaŭ imperiestro Maksimiliano la 1-a li resenditis al Leipzig kaj malliberigitis en lia monakejo.

Dua karieroRedakti

Kiam papo Leono la 10-a anoncis la gracojn de nova indulgenco, Tetzel eklaboris diligente (denove kiel predikisto) en 1516. En la 1517-a jaro li ekdeĵoris por Albrecht von Magdeburg, ĉefepiskopo de Mainz, kiu nomumis lin ankaŭ juĝisto de heretikuloj: tuj li ricevis fare de la papo la permeson prediki en tuta Germanlando kaj vendi indulgencojn, kion li faris kun granda pompo, en la regiono de Mainz kaj en Brandenburgio antaŭ cio.

Tiam li troviĝis ĉe la landlimo kun Saksio kaj antaŭenpuŝis vole nevole la Reformacion: kontraŭ li persone estis ankaŭ adresitaj kelkaj el la famaj naŭdek kvin tezoj de Martin Luther. Tetzel mem estis en tiu ĉi momento en Jüterbog kie li publike bruligis la luterojn skribitaĵojn antaŭ ol iri al Frankfurto ĉe Odro kie li doktoriĝis kaj defendis la indulgencojn kontraŭ la tezoj de la ribela reformanto.

Kiam la papo ekkonis la neceson trankviligi la situaciaĉon provokitan de la indulgencaĵoj li nomumis Karl von Miltitz legato en Germanujo. Kiam la asignita Tetzel ne aperis ĉe la oficiala alvoko en Altenburg en 1519, von Miltitz mem vojaĝis al Leipzig por insulte transdoni la papan indignon pro la petolemeco kaj impertinenco de Tetzel minacante eblan eksmonakigon de tiu. Tetzel estante plena de ĉagreno baldaŭ post tio mortis en la monakejo.

SubnotojRedakti

  1. Famas tiukuntekste ankaŭ la sekvanta rimata onidiro: "Wenn das Geld im Kasten klingt, die Seele aus dem Feuer springt - Ĉe la sono de en la keston falintaj moneroj, la animo (de la paginto) saltos el la purgatorio."

FontoRedakti

Pierer's Universal-Lexikon, vol. 17, Altenburg 1863, p. 421-422.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti