Malfermi la ĉefan menuon

Paulinerkirche (Lepsiko)

Memortabulo ĉe la domo de la universitato

Klosterkirche St. Pauli (Monaĥopreĝejo Sankta Paŭlo) de la lepsika dominikano-monaĥejo (foje ankaŭ nomata „Paulinerkirche“ laŭ la dominikanoj nomataj „Pauliner“), post malfondado de la monaĥejo Universitato-Preĝejo St. Pauli, estis preĝejo en la urbocentro de Lepsiko. Kvankam ĝi travivis la militon preskaŭ sendifekte, ĝi estis krevigita en 1968 post decido de la urbestraro gvidata de SED kaj puŝate de la universitato.

HistorioRedakti

 
Universitato ("Paulinum") kaj Paulinerkirche proksimume 1800.

Monaĥopreĝejo de la DominikanojRedakti

Post loĝigo de dominikanaj monaĥoj en Lepsiko en 1231 komenciĝis la konstruado de la Paulinerkirche kiel monaĥopreĝejo de la dominikana konvento (almozpeta ordeno) ene de la urbomuroj de Lesiko proksime de la pordego Grimmaisches Tor. La inaŭguro okazis en 1240.

La prakonstruaĵo estis, tipa por la arkitekturo de almozpeta ordeno en la 13-a jarcento, ununava ĥorejo kaj trinava longdomo. Ĝis la 18-a jarcento oni faris plurajn al- kaj alikonstruaĵojn en la stiloj de gotiko, renesanco kaj baroko. La tuteco de variaj arkitekturformoj ekestinta per tio ekde tiam vivas en la konscienco de la urbanaro.

Universitata preĝejoRedakti

Ekde la fondado de la Universitato de Lepsiko en la jaro 1409 la historio de Paulinerkirche mallarĝe ligiĝas kun la universitato. La monaĥopreĝejo estis dum jarcentoj preferata entombigejo por universitatanoj, kies reprezentobezono esprimiĝis per arte postulemaj epitafoj.

Post disvastiĝo de la reformacio la dominikana konvento malfondiĝis en 1539: Oni sekularigis la monaĥejon kaj transproprigis ĝin en 1543 la Universitato je Lepsiko. Per tio ĉi tiu posedis grandan interligitan domaron, kiun ĝi uzis por instruado kaj por loĝaj kaj ekonomiaj celoj. En 1545 Martin Luther sanktigis la preĝejon kiel evangela universitato-preĝejo. La preĝejohalo ekde tiam servis kaj kiel diservejo kaj ankaŭ kiel renkontejo por akademiaj solenaĵoj. En la jaro 1717 Johann Sebastian Bach ekzamenis la orgenon novkonstruitan far la saksia orgenkonstruisto Johann Scheibe.

LiteraturoRedakti

  • Elisabeth Hütter: Die Pauliner-Universitätskirche zu Leipzig. Geschichte und Bedeutung. Hrsg. vom Landesamt für Denkmalpflege Sachsen und der Universität Leipzig. Weimar 1993. ISBN 3-7400-0916-0 (als Dissertation bereits 1961 in Leipzig angenommen).
  • Landesamt für Denkmalpflege Sachsen (Hrsg.): Stadt Leipzig - Die Sakralbauten. Bd. 1. Bearbeitet von Heinrich Magirius. (= Die Bau- und Kunstdenkmäler von Sachsen. 1). München u.a. 1995 ISBN 3-422-00568-4
  • Katrin Löffler: Die Zerstörung. Dokumente und Erinnerungen zum Fall der Universitätskirche Leipzig. Leipzig 1993. ISBN 3-7462-1068-2.
  • Christian Winter: Gewalt gegen Geschichte. Der Weg zur Sprengung der Universitätskirche Leipzig. (= Arbeiten zur Kirchen- und Theologiegeschichte. 2). Leipzig 1998. ISBN 3-374-01692-8
  • Dietrich Koch: Das Verhör. Zerstörung und Widerstand. 3 Bde. Dresden 2001. ISBN 3-932858-48-4
  • Rudolf Scholz: Leipzigs letzter Held oder die Leben des Pfarrers Hans-Georg Rausch (mit einem Lebensbild des Theologiestudenten Nikolaus Krause). Dingsda-Verlag, Querfurt 2002, ISBN 3-928498-85-1
  • Frank Zöllner (Hrsg.): Speicher der Erinnerung. Die mittelalterlichen Ausstattungsstücke der Leipziger Universitätskirche St. Pauli. (= Beiträge zur Leipziger Universitäts- und Wissenschaftsgeschichte, Reihe B, Bd. 8). Leipzig 2005. ISBN 3-931801-20-9
  • Dietrich Koch / Eckhard Koch: Kulturkampf in Leipzig. Denkschrift zur Wiederaufbaudebatte Universitätskirche St. Pauli. Broschur, 172 Seiten, 71 sw-Abb. 1. Auflage 2006, ISBN 3-931801-20-9
  • Birk Engmann: Der große Wurf. Vom schwierigen Weg zur neuen Leipziger Universität. Beucha. 2008. ISBN 978-3-86729-022-7
  • Rüdiger Lux / Martin Petzoldt (Hrsg.): Vernichtet, vertrieben - aber nicht ausgelöscht. Gedenken an die Sprengung der Universitätskirche St. Pauli zu Leipzig nach 40 Jahren. Leipzig und Berlin 2008. ISBN 978-3-933816-39-9.

Eksteraj ligilojRedakti