Acis and Galatea (Handel)

Acis and Galatea (HWV 49) estas muzika verko de George Frideric Handel kun anglalingva teksto de John Gay. La vorko estis varie priskribita kiel serenado, maskoparado, aŭ paŝtisma opero, "malgranda opero" (en letero de la komponisto kiam li ests verkanta ĝin), distron kaj fare de la New Grove Dictionary of Music kiel oratorio. La verko estis dekomence planita kiel unuakta maskoparado kiu premieris en 1718.

Karikaturo de Senesino, kiu kantis la rolon de Acis en la ludadoj de 1732.

Handel poste adaptis la pecon al triakta serenado por la itallingva opertrupo en Londono en 1732, kiu aligis nombrajn kantojn (ankoraŭ en itala) el "Aci, Galatea e Polifemo", lia peco de 1708 pri la sama historio kun diferenca muziko. Li poste adaptis la originan anglalingvan verkon en duakta verko en 1739.

Acis and Galatea estis la pintoverko de la paŝtisma opero en Anglio. Ja, kelkaj verkistoj, kiel la muzikologo Stanley Sadie, konsideras ĝin la plej granda paŝtisma opero iam komponita. Kiel estas tipa de la ĝenro, Acis and Galatea estis verkita kiel kortega distraĵo pri la simpleco de la rura vivo kaj enhavas gravan kvanton de ingenio kaj mem-parodio. La duarangaj roluloj, nome Polifemo kaj Damon, havigas gravan kvanton de humoro sen malpliigo de la patoso de la tragedio de la unuarangaj roluloj, nome Acis kaj Galatea. La muziko de la unua akto estas kaj eleganta kaj sensama, sed la fina akto uzas pli melankolian kaj plendeman tonon. La opero estis forte influita de la paŝtismaj operoj prezentitaj en la Reĝa Teatro (Drury Lane) dum la komenco de la 18a jarcento. Ankaŭ Reinhard Keiser kaj Henry Purcell estis influoj, sed ĝenerale la konceptigo kaj ludado de la verko estas tute individua de Handel.

Acis and Galatea estis pro multo la plej populara teatra verko de Handel kaj estas lia nura teatra verko kiu neniam lasis la operan repertorion. La opero estis adaptita nombrajn fojojn ekde sia premiero, kun elstara aranĝo fare de Wolfgang Amadeus Mozart en 1788. Handel neniam havigis la verkon en la formo en kiu ĝi estas ĝenerale aŭdata hodiaŭ, ĉar ĝi enhavas muzikon kiu, laŭ Handel, estis neniam aldonita de li mem.

NotojRedakti


BibliografioRedakti

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3