Máj

poemo de K. H. MÁCHA

Máj (arĥaika ĉeĥa nomo de la monato majo; [maːj]) estas romantikisma poemo en kvar kantoj, verkita de Karel Hynek Mácha. Post sia publikiĝo en 1836 ĝi fariĝis objekto de akra kritiko, sed ekde tiam ĝi ricevis statuson de pinta verko de la ĉeĥa literatura romantikismo kaj unu el la plej renomaj verkoj de la ĉeĥa literaturo; la poemon hodiaŭ parkere lernas infanoj en ĉeĥaj lernejoj kaj ĝi estas daŭre eldonata.

Máj
literatura verkopoemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Karel Hynek Mácha
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 1836
Ĝenro rakonta poezio
vdr
Memortabulo sur la domo en Karlovo náměstí en Prago, kie la familio Mácha loĝis ekde 1826 kaj kie en la jaroj 18341836 Karel Hynek Mácha verkis Máj

Historio de la ekesto redakti

La rakonto ŝajne inspiriĝas de vera evento: en la jaro 1774 estis apud Mladá Boleslav sur monteto nomata Na spravedlnosti ("Ĉe la justeco") per radumo mortigita Hynek (Ignác) Schiffner, kiu murdis en Dubá apud Doksy sian patron. Mácha supozeble aŭdis rakonton pri la evento sesdek jarojn poste dum iu el siaj restadoj ĉe la lago hodiaŭ nomata Lago de Mácha de sia konato, la gastejestro Týc.

La manuskripton de Máj oni retrovis dum la unua mondmilito en Katusice apud Mladá Boleslav en postrestaĵo de Jan Nepomuk Krouský, ano de la ĉeĥa nacirenaskiĝa movado.

Tradukoj en Esperanto redakti

En Esperanto aperis:

Komparo redakti

Majo (Máj)
specimeno — komenca priskribo de la lago

Karel Hynek Mácha
(laŭ ĉeĥa originalo de 1836)

Byl pozdní večer — první máj —
večerní máj — byl lásky čas.
Hrdliččin zval ku lásce hlas,
kde borový zaváněl háj.

O lásce šeptal tichý mech;
květoucí strom lhal lásky žel,
svou lásku slavík růži pěl,
růžinu jevil vonný vzdech.

Jezero hladké v křovích stinných
zvučelo temně tajný bol,
břeh je objímal kol a kol;
a slunce jasná světů jiných
bloudila blankytnými pásky,
planoucí tam co slzy lásky.

I světy jich v oblohu skvoucí
co ve chrám věčné lásky vzešly;
až se — milostí k sobě vroucí
změnivše se v jiskry hasnoucí —
bloudící co milenci sešly.


Ouplné lůny krásná tvář —
tak bledě jasná, jasně bledá,
jak milence milenka hledá —
ve růžovou vzplanula zář;
na vodách obrazy své zřela
a sama k sobě láskou mřela.

Dál blyštil bledý dvorů stín,
jenž k sobě šly vzdy blíž a blíž,
jak v objetí by níž a níž
se vinuly v soumraku klín,
až posléze šerem v jedno splynou.

S nimi se stromy k stromům vinou. —
Nejzáze stíní šero hor,
tam bříza k boru, k bříze bor
se kloní. Vlna za vlnou
potokem spěchá. Vře plnou —
v čas lásky — láskou každý tvor.

Tomáš Pumpr
(traduko en Esperanto de 1957)

Unua maja postvesper',
vespera maj', la amsezon'...
Aromis pinarbar-ozon',
al amo logis turta kver'.

Silenta musk' pri am' susuris,
amĝemojn flustris arb' floranta,
al roz' per am' bonodoranta
la najtingalo amon ĵuris.

Sub arbetaĵ' muĝetis ondoj:
ĉagrenon kaŝis glata lag' –
ĝin ringis bord' per ĉirkaŭbrak'.
Kaj sunoj de la Fremdaj Mondoj
vagis sur blua firmamento
kiel flam-larmoj de amsento.

Sur firmamenta grandioz'
sin amcelante la Mondsferoj
kiel en Templo de Eros'
forardas ĝis metamorfoz'
je estingiĝantaj fajreroj,
kaj tiam kvazaŭ geamanta paro
kunvenas post la vojeraro. –

Rozardan lumon nun disverŝas
la ĉarmvizaĝa Lun' plenŝvela,
la hele pala, pale hela,
kiel knabin' se knabon serĉas.
La Lun' en lago spegulumas
kaj memsopiro ĝin konsumas.

Pli fore blankaj domoj kuŝas:
kvazaŭ alpreme – brust' ĉe brust' –
ili proksimas en krepusk'
kaj ĉiam pli sin intertuŝas,
ĝis oni viddistingi ĉesas.

Eĉ arboj lude sin karesas
en ombra intermonta sin':
pinon betul', betulon pin'...
Riverondar' ĉasludi volas –
En amsezono plene bolas
ĉiu vivaĵ' per aminklin'.

Josef Rumler
(traduko en Esperanto de 1999)

Estis tarda vespero – la unua majo –
vespera majo – por amo estis sezono.
Al la amo alvokis de la turto sono,
kie la pina aromis arbaro.

Pri amo flustris la musko softmola;
la arbo floranta amtriste mensogis,
pro amo la rozon la najtingalo logis,
el rozo eliĝis suspiro amodora.

La lago glata en ombroj foliaj
sonis obskure doloron kaŝanta,
bordo ĝin brakis ĉirkaŭe ĉirkaŭanta;
kaj sunoj helaj de mondoj aliaj
tra la lazuraj vagis striornamoj,
flagrantaj kiel la larmoj de la amo.

Kaj ties mondoj sur ĉielon brilantan
kvazaŭ templon de amo eterna soriris;
ĝis ili – pro aminklino ardantaj
ŝanĝiĝinte al fajreroj estingiĝantaj –
kiel vagantaj amantoj renkontiris.


De plena luno bela vizaĝo –
la hele pala – pale hela,
kvazaŭ al knabo knabino amcela –
en rozkoloran ekflamis lumaĵon;
ĝi sur la akvoj proprajn bildojn vidis,
kaj pro memamo eĉ morti avidis.

Plue la pala ombro de bienkortoj brilis,
kiuj celantaj al si pli kaj pli proksimen,
kvazaŭ por sin brakumi pli intime
en sinon de krepusko suben iris,
ĝis ili duonlume en tuton kunfandiĝas.

Kun ili arboj al arboj premiĝas. –
Plej fore ombras de montoj krepuskaĵo,
tie al pino betulo kaj al betulo pinaĵo
inklinas. Ondo post ondo hastema
tra rojo sin rulas. Bolas de plena
amo – en la ama sezono – ĉiu vivaĵo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti