Fráňa Šrámek

ĉeĥa poeto kaj verkisto

Fráňa ŠRÁMEK (naskiĝis la 19-an de januaro 1877 en Sobotka, mortis la 1-an de julio 1952 en Praha) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto, reprezentanto de la generacio de anarkiismaj ribeluloj kaj de la plej pura kaj konsekvenca impresionismo en roman-verkado.

Fráňa Šrámek
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1877 (1877-01-19)
en Sobotka
Morto 1-an de julio 1952 (1952-07-01) (75-jaraĝa)
en Prago
Tombo Sobotka vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Fráňa Šrámek
Familio
Edz(in)o Miloslava Hrdličková-Šrámková vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj Arĝenta vento ❦
Luno super rivero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Domo "Ĉe kugloj" en Písek, kie Šrámek pasigis siajn studjarojn

Li naskiĝis en Sobotka, malgranda urbo en nordorienta Bohemio, en la familio de impostoficisto. Kun ĝi li transloĝiĝis en 1882 al Zbiroh kaj en 1885 al sudbohemia urbo Písek, kies etoso senteble influis lian verkaron kaj en kiu okazas granda parto de liaj teatraĵoj kaj romanoj. Dum siaj studentaj jaroj li vivis en la domo U koulí (Ĉe kugloj) n-ro 31 ĉe la konata eksa Pordego al Putim. En 1894 li transloĝiĝis al Roudnice nad Labem, kie li pasigis sian abiturientan ekzamenon.

En 1899 li ekis unujaran militservon, kiu kiel puno estis por li je unu jaro plilongigita. Jam tiam manifestiĝis liaj kontraŭmilitismaj sintenoj. Post fino de la militservo li ekstudis juron, kiun li tamen ne finis. Poste en 1903 li komencis dediĉi sin al ĵurnalismo kaj literaturo.

Li venis al Prago kaj kvankam li poste vivis tie jam daŭre, por ĉiam konservis en si la ebrieton per la dolĉa kamparo. En la ĉefurbo li aliĝis al la gazeto Nový kult (Nova kulto), kies gvidanta personulo estis Stanislav Kostka Neumann. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj kaj redaktis la gazeton Práce (Laboro). En 1905 li estis dufoje arestita, pro partopreno en kontraŭmonarkiaj demonstracioj kaj pro sia kontraŭmilita poemo Píšou mi psaní (Ili skribas al mi la leteron).

 

Dum la unua mondmilito li devis soldatiĝi kaj ekmarŝis al la rusa fronto. En septembro 1914 li estis pro revmatismo en la malsanulejo, en junio 1915 li soldatservis en Italio kaj Rumanio. Finon de la milito li transvivis en taĉmento de soldata gazetaro en Vieno.

Ekde duono de la 30aj jaroj li arte eksilentis. Dum la dua mondmilito, onidire prosteste kontraŭ faŝismo, li preskaŭ ne forlasis sian loĝejon en Prago. Post la milito li vivis kiel solulo, kun escepto de siaj reguloj vizitoj en sia naskiĝregiono. Li kreis solece ekster iuj ajn literaturaj grupoj.

En 1946 pro siaj artaj meritoj li estis proklamita nacia artisto. Li forpasis la 1-an de julio 1952 en Prago.

Verkaro redakti

 
karikaturo de Fráňa Šrámek, desegnita de Karel Čapek (1926)

Verkaro de Šrámek estis influita de impresionismo kaj de kontraŭmilitaj ĝis pacifismaj sintenoj. Li engaĝiĝis en anarkiisma movado kaj estiĝis grava reprezentanto de t.n. generacio de anarkiismaj rebeloj. Liaj verkoj forte influis la junulojn en periodo inter la du mondmilitoj. Pluraj liaj poemoj estis ankaŭ muzikigitaj.

La elstara talento de Šrámek estas lia lirismo. En liaj komencaj verkoj aperas motivoj de erotika seniluziiĝo, skepsio kaj sento de vanteco, streĉita senta etoso. Pli poste li inklinas al bazaj vivvaloroj kaj manifestiĝoj de la homa natureco. Lia prozo havas poeziajn trajtojn, samtempe li transprenas influojn de naturalismo kaj ekspresionismo. Lia poezia sinesprimado estas forte emocia, mallongigeca kaj ĉerpanta ankaŭ el popola lingvaĵo, precipe el la urba folkloro.

La ĉefaj temoj de la verkoj de Šrámek estas: naturo, kontraŭstaro al milito kaj amrilato de junuloj ne kapablaj subiĝi al tiamaj konvencioj.

Kiel klasikaĵoj de la ĉeĥa literaturo estas konsiderataj liaj romano Arĝenta vento (Stříbrný vítr) pri adoleskado, poemaro Kluzo (Splav) kaj dramo Luno super la rivero (Měsíc nad řekou), en 1953 kaj 1954 sukcese filmitaj de Václav Krška.

»Lia luma kaj neelĉerpeble imagema impresionismo venkas ĉie, kie epidermo, nervoj, sensoj reakcias je la senpera atako de la perceptoj de l' ekstera mondo; kie juna estaĵo en dolĉa kaj nerespondeca ekstazo dediĉas sin al la nerifuzebla voko de sento, sekso, fantazio kaj aventuro; kie la spirito dissolviĝas en animaleco kaj la realo en la koloraj vaporoj de plezurplenaj imagaĵoj.« (Arne Novák)

Listo de verkoj redakti

  • Sláva života (Gloro de la vivo, 1903, rakonto)
  • Ejhle, člověk (Jen homo, 1904, rakonto)
  • Sedmibolestní (Sepdoloruloj, 1905, rakontoj)
  • Červen (Junio, 1905, dramo)
  • Života bído, přec tě mám rád (Vivmizero, tamen mi amas vin, 1905, poemoj)
  • Modrý a rudý (Blua kaj ruĝa, 1906, poemoj)
  • Kamení, srdce a oblaka (Ŝtonaro, koro kaj nubaro, 1906, rakontoj)
  • Stříbrný vítr (Arĝenta vento, 1910, romano)
  • Osika (Tremolo, 1912, rakontoj)
  • Křižovatky (Krucvojoj, 1913, romano)
  • Léto (Somero, 1915, dramo)
  • Splav (Kluzo, 1916, poemoj)
  • Tělo (Korpo, 1919, romano)
  • Klavír a housle (Piano kaj violono, 1920, rakontoj)
  • Hagenbek (1920, dramo)
  • Zvony (Sonoriloj, 1921, dramo)
  • Měsíc nad řekou (Luno super rivero, 1922, dramo)
  • Plačící satyr (Ploranta satiruso, 1923, dramo)
  • Žasnoucí voják (Mireganta soldato, 1924 , prozo)
  • Ostrov velké lásky (Insulo de granda amo, 1926, dramo)
  • Básně (Poemoj, 1926, poemaro)
  • Nové básně (Novaj poemoj, 1928, poemaro)
  • Past (Kaptilo, 1931, romano)
  • Ještě zní (Ankoraŭ sonas, 1933, poemaro)
  • Rány, růže (Batoj, rozoj, 1945, poemoj)
  • Listy z fronty (Leteroj el fronto, aperis en 1956 post lia morto)

Esperanto-tradukoj redakti

  • Advento (Advent) (tr. Rudolf Hromada), Intima triptiko, s. 42
  • Amanto en aprilo (Milenec v dubnu) (tr. Rudolf Hromada), Esperantista 10/1950, s. 74, Intima triptiko, s. 30
  • Arbaro (Les) (tr. Rudolf Hromada), Intima triptiko, s. 27
  • Decembro (Prosinec) (tr. Rudolf Hromada), manuskripto
  • En la plej nigra Afriko(Z nejčernější Afriky)(tr. Bartoš), La Kulturo i/1912, 6, s. 42-43
  • En pluva tago aŭtuna(Podzim deštivého dne) (tr. Rudolf Hromada), manuskripto
  • Fabelo (Pohádka) (tr. Rudolf Hromada), manuskripto
  • Ili deŝiris de ŝi florojn kaj forrompis branĉetojn trad, Olga Krondlová, Brno, manuskripto
  • Jen la letero (Píšou mi psaní) (tr. Ján Rek), Plzeň
  • Kluzo (Splav) (tr. Rudolf Hromada), Intima triptiko, s. 26
  • Meze de l' vojo (Uprostřed cesty) (tr. Rudolf Hromada), manuskripto
  • Morto ( Smrt), (tr. Rudolf Hromada), Intima triptiko, s. 43
  • Ombroj (Stíny) (tr. Tomáš Pumpr), manuskripto
  • Printempa migranto (Jarní poutník) (tr. Rudolf Hromada), Intima triptiko, s. 10
  • Raporto (Raport) (tr. Tomáš Pumpr), Esperantista 8/1947, s. 93, 29.X.1947
  • Rompebla feliĉo (tr. Vuk Echtner), Cs.antologio, 1935, s. 238
  • Saĝo de la vivo (Moudrost života) (tr. Antonín Bartoš), Český esperantista, VI, 1912, s. 72
  • Ŝanĝita situacio (tr. A. Jandík), Ligilo II/1936, 2, s. 10-13
  • Virino kaj la unika vir (Žena a jediný) (tr. Rudolf Hromada), Esperantista, 1, 1951, s. 5 Intima triptiko, s. 28-29

Literaturo redakti

  • BURIÁNEK, František: Fráňa Šrámek : Studie s ukázkami z díla. Praha : Melantrich, 1981. 292 p., fot., bibl.
  • ČAPEK, Karel: Cesty k přátelství / Karel Čapek, Fráňa Šrámek. Praha : Čs. spis., 1987. 166 p. bibl.
  • Fráňa Šrámek ve fotografii. Praha : Čs. spis., 1959. fot., bild.
  • Knížka o Šrámkovi : K básníkovým padesátinám uspořádalo Sdružení studujících soboteckých. Praha : Borový, 1927. 162 p.
  • POLAN, Bohumil: Fráňa Šrámek básník mládí a domova. Praha : Svoboda, 1947. 54 p., bild.
  • SOUKUP, Lubomír: V jejich stopách : dvanáct návratů k historickým cestám. České Budějovice : Růže, 1977. 211 p., bild., bibl.
  • SÝS, Karel: Milování v Čechách. Praha : Čs. spis., 1991. 161 p.,il.

Eksteraj ligiloj redakti