Václav Krška
ĉeĥa reĝisoro, scenariisto kaj verkisto
Václav Krška (naskiĝis la 7-an de oktobro 1900 en Písek – mortis la 17-an de novembro 1969 en Prago, entombigita en Heřmaň) estas elstara ĉeĥa film-, teatro- kaj televidreĝisoro, scenariisto kaj verkisto, ofte nomata kiel „Poeto de la ĉeĥa film(art)o“.
Václav Krška | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Václav Krška | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1900 en Písek | ||||
Morto | 17-an de novembro 1969 (69-jaraĝa) en Prago | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro verkisto scenaristo reĝisoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Verkaro
redaktiInter liaj filmoj, unikaj per specifa lirikeco kaj impresionisma esprimmaniero, plej famiĝis:
- Měsíc nad řekou ("Luno super la rivero“, 1953)
- Stříbrný vítr ("Arĝenta vento", 1954), laŭ verkoj de lia arta modelo kaj samurbano, poeto Fráňa Šrámek kaj akompanataj de lia alia samurbano, komponisto Jiří Srnka
- Řeka čaruje („La rivero sorĉas“, 1945)
Kiel gravaj estas konsiderataj ankaŭ biografiaj filmoj pri famaj personecoj de ĉeĥaj kulturo kaj scienco:
- Housle a sen („Violono kaj revo“, 1947, pri genia violonisto Josef Slavík),
- Posel úsvitu („Heroldo de mateniĝo“, 1950, pri sciencisto Josef Božek, inventinto de vapormaŝino),
- Mikoláš Aleš (1951, pri ĉeĥa pentristo)
- Z mého života („El mia vivo“, 1955, pri komponisto Bedřich Smetana)
Li reĝisoris ankaŭ:
- Dalibor (1956, opero de Bedřich Smetana)
Ĝis nun kun sukceso prezentatas en televido liaj filmoj kun aziaj motivoj:
- Labakan (komedia fabelo, 1956)
- Legenda o lásce ("Legendo pri amo", 1956, laŭ la verko de la turka poeto, Nobelpremiito Nazim Hikmet