Kondicionalo

gramatika modo

Kondicionalo estas gramatika modo uzata

  1. en ĉefpropozicioj:
    1. por montri emon por io, aŭ la eblon de ago okaze de la estonta plenumiĝo de io. Ekz: mi volonte korespondus kun vi; ni bedaŭrus vian malfeliĉon; mi irus promeni, se la vetero iĝus pli bona.
    2. en esprimoj necertaj pro ĝentilo aŭ dubo, anstataŭ indikativo. Ekz: mi volus ion diri; mi dezirus vin vidi; ĉu vi donus al mi fajron? ĉu mi devus vin forlasi?
    3. por esprimi, ke supozo fiktiva, ne plenumita, kunportus certan agon aŭ staton. Ekz.: mi estus feliĉa, se mi estus riĉa (mi ne estas riĉa); ĉe bonaj cirkonstancoj mi entreprenus tiun aferon (la cirkonstancoj ne estas bonaj);
  2. en dependaj propozicioj:
    1. por montri, post se, ke la supozo dirita ne estas plenumita. Ekz.: se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus (supozo fiktiva: la tasko ne estas farita); (Se la supozo estas ebla, oni uzas indikativon. Ekz.: se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos.)
    2. por akcenti, ke la enhavo de la dependa propozicio ne respondas al la realo. Ekz.: ni diris al vi nenion, kio estus malvera (Z).
    3. post la konjunkcia kvazaŭ, kiu same montras, ke la diro estas nereala. Ekz.: li aspektas, kvazaŭ li estus maljuna (li ne estas maljuna, sed se li estus, li aspektus same). (Ĉe la adverba kvazaŭ oni uzas indikativon. Ekz.: mi kvazaŭ falis el la ĉielo. La adverban kvazaŭ (kvazaŭe) oni povas ekkoni per tio, ke ĝi estas en ĉefpropozicio, aŭ se ĝi troviĝas en propozicio dependa tie estas ankaŭ konjunkcio. Ekz.: ĉu vi memoras la vintron, kiam ni kvazaŭ glaciiĝis en nia ĉambro?)
  3. en ekkriaj frazoj, por montri deziron. Ekz.: se li venus! se mi sukcesus!

Formoj redakti

Kondicionaloj indikativecaj redakti

Pasea

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se li faris tion estis saĝe.»

Prezenca

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se ci naĝas ci malsekiĝas

Futura

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se pluvos ni spektos filmon.»

Komparu:

  • «Se ŝi estos hejme, mi vizitu ŝin.»
  • «Mi manĝos la pladon krom se ĝi enhavu viandon.»
  • «Ĉu li partoprenas aŭ ne, mi malgraŭe ludos.»

Kondicionaloj subjunktivecaj redakti

Kontraŭreala

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se mi gajnus la loterion mi estus riĉa»

Kontraŭprezenca

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se ci estas preninta tiun avion ci estus mortinta

Kontraŭpasea

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se ni bezonis novan kontiston ni estus dunginta ŝin»

Kontraŭebla

Ĉefpropozicio Subpropozicio
«Se ŝi ne estus telefoninta mi ne estus sciinta.»