Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto

libreto pri la vortfarado en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto eldonita en 1915 [1] en Berno, estas raporto de René de Saussure, prezidinto de la Komisiono pri Vortfarado, ĉe la Akademio de Esperanto. La dokumento estas reeldonita en 1969 de Artur Iltis en Sarbrukeno

Fundamentaj Reguloj
de la
Vort-teorio
en Esperanto
Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto
Fundamentaj Reguloj
de la
Vort-teorio
en Esperanto
Aŭtoro René de Saussure
Eldonjaro 1915
Urbo Berno
Eldoninto Lingvo Komitato
Paĝoj 40
vdr

Nuntempe la libreto ankoraŭ ĉiam gravegas kaj el la vidpunkto de la historio de Esperanto kaj de tiu de la lingvo.

Signifo redakti

 
 ...Kiel ajn ĉagrena povas esti la posta malfideleco al la Zamenhofa lingvo de tiu talenta esploristo, oni ne povas nei, ke li havas pri la Esperanta vortteorio la plej grandan meriton. Laŭ mia opinio li estis la nura, kiu tute klare donis fundamenton al la principoj de la Esperanta vortfarado kaj kiu pruvis, ke nur en Esperanto la kunmeto de la vortoj el la elementoj estas tute logika... 
— J. R. G. Isbrücker 1959 : Pri la Vortfarado en Esperanto, Represo el Esperantologio II, 13-36, p. 2

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5543, paĝo 456

Kompleta enhavo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj Ligiloj redakti