Sur la Vojoj de la Analiza Skolo

Gramatiko de Esperanto surbaze de la logiko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, estas esperantologia esearo verkita de Rikardo Ŝulco kaj eldonita en 1987 de Esperanto-Centro Paderborno.

Sur la Vojoj
de la Analiza Skolo
Sur la Vojoj de la Analiza Skolo
Sur la Vojoj
de la Analiza Skolo
Aŭtoro Rikardo Ŝulco
Eldonjaro 1987
Urbo Paderborno
Eldoninto Esperanto-Centro Paderborno
Paĝoj 280
ISBN 3-922570-49-6
vdr
Citaĵo
 ...Des malpli kompreneble estas, ke ĉiam denove ekestas Esperantistoj, kiuj konfuzas la lingvon per siaj propraaŭtoritate enkondukitaj ŝanĝoj, per siaj supozitaj plibonigoj. Ofte ankaŭ, ili nur konfuzas la Esperantistaron per siaj ŝanĝoproponoj. La listo de tiaj provoj estas mirige longa. Ĝi iras de la ĉiam renoviĝintaj provoj forigi la ĉapelitajn literojn ĝis la Litomiŝla dialekto de Karolo Piĉo. Al ili apartenas la enkondukado de novaj prepozicioj, pronomoj, konjunkcioj, eĉ de la nedifina artikolo, de la genitivo kaj de novaj sintezaj konjugaciaj formoj. Estas, kvazaŭ Esperanto ne estas ĉies zorgeme flegenda okulglobo, sed ĉies misuzebla ĉiesulino.

Preskaŭ ĉiam la maĵorio de la Esperantistoj firme rezistis al ĉiuj ĉi provoj. Tamen tri el tiaj novaĵoj estas enirintaj en la ĝeneralan lingvouzon. Ili estas

  • la tute privata Varengjena doktrino pri la aspektismo,
  • la sennaciiga tendenco de Eŭgeno Adamo - li konatiĝis sub la pseŭdonimo Lanti - anstataŭigi la Zamenhofan sufikson "-ujo" por landnomoj per la nenion diranta sufikso "-io" kaj
  • la Koloĉaja adjektivigo de virinaj nomoj, kiu malatentas la Zamenhofan sufikson "-ino". 
— pp. 44-45

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti