Sonfiguroj
Sonfiguroj estas literaturaj rimedoj kiuj celas specifan atingon reliefigi vorton aŭ lingveron per speciala kombinado de kelkaj sonoj.
La plej konataj estas:
- Aliteracio, kiu konsistas je ripetado pli malpli sinsekve de sama aŭ simila sono -ĉefe konsonanto- por sugesto de speciala sento rilata al sencoj, ĉefe de aŭskultado, sed ne nur. Ekzemple "sinsekve de sama aŭ simila sono por sugesto de speciala sento rilata al sencoj". Ĉi tie la rezulto iĝas pli markita danke al komenca loko de la ripetita sono. Estas pli literatura rimedo ol pure parola, ĉar la normala fluo de tiu lasta ne permesas sufiĉan tempon por pripensi la ripetadon.
- Langotordilo estas specifa speco de aliteracio kaj rimedo por parola literaturo, ĉar estas uzata nur kiel lingva ludo, foje jam konita, kiuj konsistas je ripetado de sonoj aŭ sonkombinoj ĝis tia grado ke ĝi malfacile prononceblas. Ekzemple "Ne plu ploru plorulo, pro via propra plezuro". Kutime nur la propra ripetado kaj ties malfacileco gravas, ne la signifo de la frazo.
- Onomatopeo tamen estas pli lingva rimedo, ĉar temas nur pri imitado de sono kiam oni kreas la vorton, ekzemple "zumo", "bombo", ktp. La posta uzo de tiaj vortoj ne implicas specialan intencon de la parolanto, sed vere per tia uzo oni atingas la originan intencon.
- Paronomazio konsistas je uzo de du diversaj vortoj, kiuj enhavas kvazaŭ la samajn sonojn; nur malmultaj el ili estas malsamaj. Ofte temas ne pri du diversaj vortoj kaj preskaŭ samaj sonoj, sed eĉ samaj sonoj en diversaj kombino de lingveroj. En esperanto estas tre uzata kiel vortludoj: "Mi konis lin per-sone, sed ne persone".
- Rimo estas rimedo propra de la poezia esprimo kaj estas unu el la ĉefaj eroj de tiu disde de la prozo. Ĝi konsistas je la ripeto de sonoj ĉu nur vokalaj ĉu ankaŭ konsonantaj ekde la lasta vokalo akcentata kaj foje eĉ kelkaj antaŭaj. Tio okazas kiam verso finas ekzemple per vorto "vokalaj" kaj alia posta verso -ne nepre sinsekva- finas per "normalaj".