Heroa flankulo
Heroa flankulo aŭ heroa akompananto, aŭ ankaŭ angle sidekick [sajdkik] en pluraj lingvoj, estas tipa rolulo en aventuraj kaj similaj rakontoj. La flankulo estas fidela kunulo kaj helpanto de la heroo (ĉefrolulo, protagonisto) en ties aventuroj.
Heroa flankulo | |
---|---|
rolfako • narrative role | |
Informoj | |
Aŭskultante la klarigojn de la heroo, la flankulo (kaj tiel ankaŭ la leganto) ekscias ties pensojn, sen bezono de iu alia rakontanto. La leganto povas ofte identiĝi kun la flankulo, kaj tiel kun-travivi la aventurojn proksime kun la heroo. Foje la flankulo estas mem la rakontanto.
Flankulo povas havi karakterizon kiu kontrastas tiun de la heroo, ekzemple havas pli da muskolforto sed malpli da ruza intelekto ol tiu, aŭ provizas humuran elementon kiu balancas kontraŭ la seriozeco de la ĉefrolulo.
Ekzemploj
redaktiKelkaj literaturaj herooj kun siaj flankuloj:
- Don Kiĥoto kun Sanĉo Panzo
- Sherlock Holmes kun doktoro Watson
- William de Baskerville kun Adson de Melk
- Robin Hood kun Little John
- Kara ben Nemsi kun Haĝi Halef Omar
- Robinson Crusoe kun Vendredo
- Frodo Baginzo kun Sam Gamĝi
- Harry Potter kun Ron kaj Hermione
- Pipi Ŝtrumpolonga kun Tommy kaj Annika
En bildliteraturo:
- Batman kun Robin
- Punanto kun Mikroĉipo
- Kapitano Ameriko kun Vintra Soldato
- Asteriks kun Obeliks
- Tinĉjo kun Miluo kaj kapitano Haddock
- Lucky Luke kun Jolly Jumper
En kino:
- Luke Skywalker kun R2-D2 kaj C-3PO
- En porinfanaj filmoj de Walt Disney, la juna hero(in)o ofte havas iun beston kiel akompananton