Haĝi Halef Omar (plena nomo en originala skribmaniero: Hadschi Halef Omar Ben Hadschi Abul Abbas Ibn Hadschi Dawud al Gossarah) estas unu el la plej konataj literaturaj roluloj de Karl May aperinte en liaj orientaj romanoj. Haĝi signifu personon partoprenintan haĝon.

Haĝi Halef Omar
Karl-May-romanbildkarto de 1895 kun islamanoj
Karl-May-romanbildkarto de 1895 kun islamanoj
fikcia homo • literatura rolulo
Kreita de Karl May
Verko Durch die Wüste, ...
Rolita de Meinhart Maur, Heinz Evelt, Georg Thomalla, Osman Ragheb, Ralf Wolter, Heinz Schubert
Informoj
Sekso vira
Okupo servisto, kunulo kaj amiko de Kara ben Nemsi
Titolo haĝi
Familio edzino Hanneh
filo Kara ben Halef
Flankulo de Kara ben Nemsi
Amikoj Kara ben Nemsi
vdr

Priskribo redakti

Halef estas la treege lojala (kvankam ne tro inteligenta) servisto, kunulo kaj amiko, en tipe orienta akompanul-tradicio, de la dua identeco de la verkinto, nome de la germana aventuristo Kara ben Nemsi. Halef akompanas Kara ben Nemsi tra ĉiuj aventuroj en la Proksima Oriento disde la romano Durch die Wüste ĝis Der Schut.

Halef havas specialan talenton por proverba flora orienta lingvo kaj uzas longan liston de sufiĉe komikaj fimalbenoj. Estante komikulo li ĉiam restas honorinda, neniam priridinda ulo. Li estas tre devota islamano, kaj dum la aventuroj kun Kara ben Nemsi li provas konvinki lin pri la supereco de Islamo kaj eĉ konvertigi lin.

Post multaj aventuroj li iĝas ŝejĥo de la grava Ŝammar-tribo. Li estas edziĝinta al Hanneh, la "plej bela edzino sur la tero", kaj kun ŝi li havas filon nomitan Kara Ben Halef, kiu en pli postaj romanoj ankaŭ trapasos kelkajn aventurojn.

La germana popmuzikgrupo Dschinghis Khan publikigis kanton "Hadschi Halef Omar" en ilia 1980-albumo "Rom." La tuta refrenkoruso baze deklamas la nomon de Halef.

May-romanoj kie aperas la figuro redakti

  • Durch Wüste und Harem (1892), ekde 1895 sub la titolo Durch die Wüste
  • Durchs wilde Kurdistan (1892)
  • Von Bagdad nach Stambul (1892)
  • In den Schluchten des Balkan (1892)
  • Durch das Land der Skipetaren (1892)
  • Der Schut (1892)
  • Eine Ghasuah (en Orangen und Datteln, 1893)
  • Nûr es Semâ. – Himmelslicht (en Orangen und Datteln, 1893)
  • Christi Blut und Gerechtigkeit (en Orangen und Datteln, 1893)
  • Mater dolorosa (en Orangen und Datteln, 1893)
  • Im Lande des Mahdi III (1896)
  • Blutrache (en Auf fremden Pfaden, 1897)
  • Der Kys-Kaptschiji (en Auf fremden Pfaden, 1897)
  • Maria oder Fatima (en Auf fremden Pfaden, 1897)
  • Im Reiche des silbernen Löwen I (1898)
  • Die »Umm ed Dschamahl« (1898)
  • Im Reiche des silbernen Löwen II (1898)
  • Am Jenseits (1899)
  • Im Reiche des silbernen Löwen III (1902)
  • Im Reiche des silbernen Löwen IV (1903)
  • Bei den Aussätzigen (1907)
  • Abdahn Effendi (1908)
  • Merhameh (1909)
  • Ardistan und Dschinnistan I (1909)
  • Ardistan und Dschinnistan II (1909)

Ene de la libro-serio Karl May’s Gesammelte Werke troviĝas Am Jenseits: "In Mekka" (1923) fare Franz Kandolf.

Aktoroj ludantaj la rolon de Haĝi Halef Omar redakti