Vendredo (fikciulo)

Vendredo estas fikcia karibano, savita de Robinson Crusoe de malamikoj. Li iĝas servisto de Crusoe, kiu nomas lin laŭ la semajna tago de lia saviĝo kaj instruas al li la anglan lingvon. Li helpas al Crusoe organizi la vivon sur la insulo, kie rompiĝis ties ŝipo, kaj plani foriron.

Vendredo
Vendredo kaj Robinsono en pentraĵo de Carl Offerdinger
Vendredo kaj Robinsono en pentraĵo de Carl Offerdinger
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita de Daniel Defoe
Verko Robinsono Kruso
Rolita de William Takaku
Informoj
Sekso vira
Amikoj Robinson Crusoe
vdr

Kiam Crusoe sukcesas reiri al Eŭropo, Vendredo akompanas lin al Anglio kaj Portugalio. En plia novelo, "The Further Adventures of Robinson Crusoe" (la postaj aventuroj de Robinson Crusoe), Vendredo estas mortigita en mara batalo.

Defoe priskribas Vendredon kiel sendube lojalan kaj fidindan serviston aŭ amikon. Interesa detalo estas, ke Crusoe neniam donas al Vendredo kristanan nomon, kvankam li multloke en la romano de Daniel Defoe emfazas sian kristanecon.

William Takaku ludis lian rolon en la filmo Robinsono Kruso (1997).