Benedict Cumberbatch

angla aktoro

Benedict Timothy Carlton CUMBERBATCH naskiĝis la  19-an de julio 1976(nun 1976-07-19) estas angla aktoro, kiu laboris por filmoj, televido, teatro kaj radio. Li estas la filo de aktoroj Timothy Carlton kaj Wanda Ventham. Cumberbatch studis ĉe la Universitato de Manĉestro kaj daŭrigis sian trejnadon ĉe la Londona Akademio de muziko kaj Teatro, akirante magistron en Klasika Aktorado. Li unue laboris ĉe la Open Air Theatre, Regent's Park en ŝekspiraj produktadoj kaj faris sian debuton en la rolo de George Tesman en 2005. Ekde tiam li ĉefrolis en la Reĝnaciteatro After the Dance (2010) kaj Frankenstein (2011).[1]
La televidlaboro de Cumberbatch inkludas prezentiĝojn en Silent Witness (2002) kaj Fortysomething (2003) antaŭ rolo kiel Stephen Hawking en la televida filmo Hawking en 2004. Li ĉefrolis kiel Sherlock Holmes en la serio Sherlock ekde 2010. Li ankaŭ elstarigis la adaptadon de Tom Stoppard de Parade's End (2012) kaj The Hollow Crown: The Wars of the Roses (2016). En filmoj li ĉefrolis en Amazing Grace (2006) kiel William Pitt, Star Trek Into Darkness (2013), Khan, 12 Years a Slave (2013) kiel William Prince Ford en The Fifth Estate (2013) kiel Julian Assange en The Imitation Game (2014) kiel Alan Turing. De 2012 ĝis 2014 li voĉrolis kiel la roluloj de Smaug kaj la Necromancer en la filmaj serioj La Hobito. Cumberbatch ĉefrolas la Marvel Comics rolulon Dr. Stephen Strange, unue aperis en la filmo Doctor Strange (2016).
Cumberbatch ricevis multajn premiojn kaj nomumojn por agado inkluzive de tri Laurence Olivier Award nomumoj, gajnante Best Actor in a Play pro Frankenstein. Li ankaŭ ricevis kvar Primetime Premio Emmy nomumojn, gajnante en Miniserialo aŭ Filmo por Sherlock. Lia efikeco en The Imitation Game portis al li Akademipremian nomumon por plej bona aktoro. Krome li ricevis ses BAFTA nomumojn, kvin Screen Actors Guild Award nomumojn kaj du Premio Ora Globo nomumojn inter aliaj. En 2014, Time-revuo inkludis lin en sia ĉiujara Time 100 kiel unu el la "Plej Influaj Personoj en la Mondo".

Benedict Cumberbatch
Cumberbatch en 2017
Cumberbatch en 2017
Persona informo
Naskonomo Benedict Timothy Carlton Cumberbatch
Naskiĝo 19-an de julio 1976 (1976-07-19) (44-jara)
en Unuiĝinta Reĝlando Londono, Britio
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko Londono [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Brambletye School • Lernejo HarrowUniversitato de Manĉestro • Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto • Viktorino-Universitato de Manĉestro [#]
Subskribo Benedict Cumberbatch
Familio
Patro Timothy Carlton [#]
Patrino Wanda Ventham [#]
Edz(in)o Sophie Hunter [#]
Infanoj Christopher Cumberbatch [#]
Profesio
Okupo produktoro • voĉaktoro • filmaktoro • teatra aktoro • aktoro • televida aktoro [#]
Aktiva dum 2000 ĝis nun
Aktorado
Fama rolo Doctor Strange en filmserioj de Marvel Cinematic Universe
Premio Emmy
Plej bona ĉefaktoro en miniserio aŭ telefilmo
2014 Sherlock: His Last Vow
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

FilmaroRedakti

Jaro Titolo Rolo
2002 Hills Like White Elephants The Man
2003 To Kill a King Royalist
2006 Starter for 10 Patrick Watts
2006 Amazing Grace William Pitt
2007 Inseparable Joe / Charlie
2007 Atonement Paul Marshall
2008 The Other Boleyn Girl William Carey
2009 Creation Joseph Dalton Hooker
2009 Burlesque Fairytales Henry Clark
2010 Four Lions Negocisto
2010 Third Star James
2010 The Whistleblower Nick Kaufman
2011 Tinker Tailor Soldier Spy Peter Guillam
2011 Wreckers David
2011 War Horse Majoro Jamie Stewart
2012 Girlfriend in a Coma Dante Alighieri (voĉo)
2012 The Hobbit: An Unexpected Journey Smaug / The Necromancer
2013 Star Trek Into Darkness Khan Noonien Singh
2013 Little Favour Wallace
2013 12 Years a Slave William Prince Ford
2013 The Fifth Estate Julian Assange
2013 August: Osage County "Little" Charles Aiken
2013 The Hobbit: The Desolation of Smaug Smaug / Sauron
2014 The Imitation Game Alan Turing
2014 Penguins of Madagascar Classified
2014 The Hobbit: The Battle of the Five Armies Smaug / Sauron
2015 Black Mass William M. Bulger
2016 Zoolander 2 All
2016 Doctor Strange Dr. Stephen Strange/Dormammu
2017 The Current War Thomas Edison
2017 Thor: Ragnarok Dr. Stephen Strange
2018 Avengers: Infinity War Dr. Stephen Strange
2018 The Grinch The Grinch
2018 The Dog Days of Winter
2018 Mowgli: Legend of the Jungle Shere Khan
2019 Avengers: Endgame Dr. Stephen Strange
2019 Between Two Ferns: The Movie Sin mem
2019 1917 Kolonelo Mackenzie
- Ironbark Greville Wynne
- Louis Wain Louis Wain

ReferencojRedakti

  1. Benedict Cumberbatch (angle). TV Guide. Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-11-11.

Eksteraj ligilojRedakti