Ano de l' ringludo
eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 19
Ano de l' Ringludo [1][2]. Tiu novelo estas verkita de Dinko Šimunović (Dinko Ŝimunoviĉ) kaj el la kroata tradukita de F. Janjiĉ. La 86-paĝa tradukaĵo aperis en la jaro 1926 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko kiel volumo 19 en la serio "Internacia Mondliteraturo".
Ano de l' Ringludo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Dinko Šimunović | |
Eldonjaro | 1926 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ferdinand Hirt & Sohn | |
Paĝoj | 86 | |
Recenzoj redakti
|
|
Laŭ R. Hein-Hobenau redakti
Laŭ R. Hein-Hobenau[3]
- Ano de l' ringludo de Dinko Ŝimunoviĉ, nova volumeto de Int. Mondlit., havigas al la esperantistaro perlon el la nuna kroata literaturo. La verkinto — nuntempe instruisto en Split — estas unu el la plej bonaj jugoslavaj novelistoj. La novelo estas prenita el la fama kolekto de noveloj „Mrkodol“ (Mallumvalo), kiu estas trndukita en la germanan, rusan kaj ĉeĥan lingvojn. Ringludo estas heroeca lestludo, kiu okazas ĉiujare en la regiono apud la rivero Cetina. Viroj bele vestitaj per antikvaj kostumoj, rajdantaj sur belegaj, riĉornamitaj devaloj, ĵetas dum rapida kurado lancon tra feran ringon, kiu havas kelkajn truojn. Plej multe valoras, se la ringludanto traboras la mezan truon. Trifoje diu ludanto rajdas. La finvenkanto estas tre honorata. Tion la verkisto tre bele priskribas, li verdire vortpentras. kaj en la kadro de tiu ĉi priskribo li pritraktas la problemon de amkonkurenco inter patro kaj filo, en kiu venkis la patro. La traduko de Fran Janjie estas sufiĉe flua. Preseraroj estas nur malmultaj. Ni do povas nur rekomendi la libreton.
Referencoj redakti
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4227, paĝo 371
- ↑ Tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), pago 606
- ↑ Aŭstria Esperantisto n026 (nov 1926)
Eksteraj ligiloj redakti
- Ano de l' Ringludo en Enciklopedio de Esperanto
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto