La Nigra Galero estas libro verkita de Wilhelm Raabe. El la germana tradukis ĝin Fritz Wicke. Ĝi eldoniĝis 84-paĝe en 1912 [1][2] ĉe la Centra Eldonejo en Magdeburgo. Dua 64-paĝa eldono aperis en 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel kvara volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo".

La Nigra Galero
La Nigra Galero
La Nigra Galero
Aŭtoro Wilhelm Raabe
Eldonjaro 1912
Urbo Magdeburgo
Eldoninto Centra Eldonejo
Paĝoj 84
Vikifontaro La Nigra Galero
vdr

Reta eldono de bitlibro, lingve reviziita, publikiĝis en oktobro 2002 ĉe Eldonejo Inko en Stokholmo.

Recenzoj

redakti
 
 Tiu ĉi verko, No. 4 el serio ““Jnternacia ” (kial ne Internacia ?) Mondliteraturo, prezentas historian romaneton de aventuroj dum la jaro 1599, okaze de la tiama malpaco inter la Nederlandanoj kaj la Antverpenon okupintaj Hispanoj. Kelkaj scenoj estas sufiĉe vive prezentitaj, sed domaĝe estas, ke la lingvaĵo ofte donas impreson de ia malfacila germana dialekto de nia lingvo. Sur paĝo 58 troviĝas jena vortkolekto :

—“Post kiam la suno la fruon de la mateno estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro.”

Penante trapenetri la “'gravan grizan nubaron” de tiu ĉi frazo, nia spirito iel perdiĝis inter la nuboj, kaj pro tio ni jam perdis intereson je la pluaj aventuroj de la “ geherooj.” La libro estas bone bindita kaj bone presita. 
— A.B.La Brita Esperantisto - Numero 092, Aŭgusto (1912)
 
 Historia romaneto el la deksesa jarcento. La stilo de la traduko estas korekta kaj impresa. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 218
 
 En tiu romano amintrigo estas lerte kunmiksita kun la plej mirigaj kaj timigaj okazoj de la milito dum la lastaj jaroj de la deksesa jarcento inter Hispanoj posedantaj Flandrujon kaj Nederlandon kaj la partianoj konataj sub la nomo "Geŭzoj". La fiero de l' hispanoj aŭ italaj maroficiroj, la riskema heroeco de l' patriotoj, la teruraĵoj de la nokta atako kaj senindulga surŝipa milito antaŭ Antverpeno, la sangobapto ĉe la gefianciĝo de Jan kaj Miga restos en la memoro de l' leganto.
La stilo de traduko estas korekta kaj impresa, kelkloke tamen iom malglata aŭ peza : vortoj aŭ formoj pli ĝustaj kaj pli elegantaj povus profite anstataŭi tro laŭvortajn esprimojn. 
— 1922, Historio de Esperanto II, paĝo 206

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti