Wilhelm Raabe
germana verkisto
Wilhelm Raabe [vilhelm rabe] (* 8-a de septembro 1831 en Eschershausen, † 15-a de novembro 1910 en Brunsvigo) estis germana verkisto.
Wilhelm Raabe | |
---|---|
![]() Wilhelm Raabe, portretita de Wilhelm Immenkamp (1911) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Wilhelm Karl Raabe |
Aliaj nomoj | Jakob Corvinus |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1831 en Eschershausen |
Morto | 15-an de novembro 1910 (79-jaraĝa) en Brunsvigo |
Tombo | Brunsvigo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Duklando Brunsvigo |
Familio | |
Frat(in)o | Heinrich Raabe |
Okupo | |
Okupo | verkisto • romanisto • pentristo |
En Magdeburgo li lernis la profesion de librovendisto. En la jaro 1854 li transloĝiĝis al Berlino, kie li vizitis prelegojn pri historio kaj filozofio, kaj ekde 1855 li vivtenis sin kiel libera verkisto: ĝis 1862 en Wolfenbüttel, ĝis 1870 en Stutgarto kaj poste en Brunsvigo.
La verkaro de Wilhelm Raabe konsistas el realismaj, socikritikaj romanoj, rakontoj kaj noveloj.
Listo de verkoj Redakti
- Die Chronik der Sperlingsgasse (romano, 1857)
- Die schwarze Galeere (novelo, 1861)
- Der Hungerpastor (romano, 1864)
- Abu Telfan (romano, 1868)
- Der Schüdderump (romano, 1870)
- Das Odfeld (rakonto, 1888)
- Stopfkuchen (romano, 1891)
- Die Akten des Vogelsangs (romano, 1896)
- Altershausen (romanfragmento, eld. 1911)
En Esperanto aperis Redakti
La Nigra Galero / Esperantigita de Fritz Wicke. - Leipzig: Fries, [proks. 1912]. - 84 p.
(Internacia mondliteraturo ; 4)
Originalo: Die schwarze Galeere
Dua, korektita eldono: 1922