Hendrik Coenraad Mees
Hendrik Coenraad MEES [mes] (naskiĝis la 6-an de julio 1865 en Wildervank, mortis la 5-an de novembro 1939)[1] estis nederlanda esperantisto kaj kuracisto.
Hendrik Coenraad Mees | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1865 en Wildervank |
Morto | 5-an de novembro 1939 (74-jara) en Hago |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis redaktanto de Holanda Pioniro de 1913 ĝis 1922 kaj gvidis ekzercrubrikon en Holanda Esperantisto. Li verkis libreton La kaŭzo de la senlaboreco (Genève: Universala Esperantia Librejo, 1913) kaj libreton por nederlandanoj pri malfacilaĵoj ĉe la traduko (Struikelblokjes, Hago: Centrale Esperanto-Boekhandel, 1925). Li tradukis fragmentojn el la Camera Obscura de Hildebrand de Nicolaas Beets kaj reviziis la Vortaron Nederlandan-Esperantan (Woordenboek Nederlandsch-Esperanto) de la Roterdama Esperanto-klubo Merkurio.