El la Skizlibro

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 6
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El la Skizlibro[1][2] estas eltiraĵo el la verkaro de Washington Irving. El la angla tradukis ĝin Lionel Elvin. La rilatan 65-paĝan libreton eldonis Ferdinand Hirt & Sohn kiel volumo 6 en la serio "Internacia Mondliteraturo".

El la Skizlibro
El la Skizlibro
El la Skizlibro
Aŭtoro Washington Irving
Eldonjaro 1924
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 65
vdr

Recenzoj redakti

 
 Kvar rakontoj, laŭ romantika iom malnova modo, sed tamen tre plaĉaj, kaj tradukataj en facila fluanta lingvo. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 198
 
 La tradukanto prezentas la plej konatajn rakontojn de Irving el lia Sketchbook. Li komencas per la ĉarma novelo "Rip van Winkle" fonto de la fama komik-opero "Rip" de Planquette. Li sukcesis respeguligi la tutan ĉarmon de l' interesaj originaloj per lerta kaj modela traduko. 
— Historio de Esperanto I, paĝo 334
 
 La tradukinto prezentas en sia antaŭparolo bonegan biografion de Washington Irving de kiu la libro enhavas kvar rakontojn: Rip van Wrinkle, La fieraĵo de la vilaĝo,La fantoma fianĉo kaj La kampara preĝejo. La stilo de la tradukaĵo estas plej flua kaj agrabla. La leganto tre certe povas ĝui per ĝi la ĉarmon de la originala verkado. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti