Deklaracio

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 11-12
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Deklaracio [1][2] estas romano verkita de Takeo Ariŝima. El la japana tradukis la 125-paĝan libron Tooguu Tojosato. Ĝi aperis en la jaro 1924 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko kiel numeroj 11/12 de la serio "Internacia Mondliteraturo".

Deklaracio
Deklaracio
Deklaracio
Aŭtoro Takeo Ariŝima
Eldonjaro 1924
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 125
vdr

Recenzoj Redakti

 
 Romano sub formo de leteroj interŝanĝitaj de du junuloj, kiuj fine malkaŝiĝas kiel amkonkurantoj. Adeptoj de psikoanalizo trovos argumentojn en la senkaŝa konfeso de junulo pri knabecaj amdeziroj. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 188
 
 La novelo Deklaracio estas verkita en formo de leteroj interŝanĝitaj inter du kleraj junuloj. Ĝi montras kiel japanaj junuloj pensas, agas kaj suferas kaj havas specialan intereson por la eŭropanoj.
La stilo de la tradukinto montras origonalon, kiu efikas kvazaŭ ĉarmiga voĉo de solene parolanta predikisto. Legante oni sentas la spiriton de ekstrema Oriento
— Historio de Esperanto I, paĝo 334

Referencoj Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti

 
Teksto.