Chris Dawson
brita akademia filozofo kaj esperantisto
Chris Dawson estas brita esperantisto kaj akademia filozofo. Li studis la filozofian hermeneŭtikon en la universitato de Kembriĝo. Laŭ la stato de 2023 li laboras en du universitatoj en Lugano, Svislando, la anglalingva universitato Franklin de Svislando kaj la universitato de Svislando itallingva. En ambaŭ li instruas filozofion, anglan lingvon kaj beletron, kaj akademian verkadon. Esperantistiĝinta jam en 1998, li komprenas ok lingvojn.
Chris Dawson | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | docento • filozofo • esperantisto |
En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato scienca kafejo per prelego Nuntempaj projektoj kaj ŝancoj de mondregeco.[1]
Publikaĵoj redakti
- “Praise of Theory: Speeches and Essays by Hans-Georg Gadamer”, tradukita kun enkonduko kaj notoj de Chris Dawson, New Haven kaj Londono, Yale University Press, 1998.
- “Heidegger and the Meaning of Being.” Inside Out (magazino de la filozofia fakultato de la Universitato de Leeds). 1995.
- “Habitual Prejudice: a reply to Victor Kestenbaum.” The Journal of Speculative Philosophy. 1995. (plena teksto)
- “Two Worlds: making sense of Gadamer’s thesis of the ontological primacy of language.” magazino Inside Out (vidu supre). 1993.