Svisa aŭtovojo A6

Aŭtovojo en Svislando

La svisa aŭtovojo A6 estas aŭtovojo kun longeco de 71 km, konektanto la urbojn Thun en Berna Oberlando kun la federacia urbo Berno kaj kun Bielo en Seeland.

Svisa aŭtovojo A6
vojoAŭtovojoj de Svislando
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 71 km
Provincoj: Berno
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr
La svisa aŭtovojo A6 apud Centro Paul Klee ĉe Berno

Vojo redakti

La svisa aŭtovojo A6 komenciĝas ĉe la disbranĉiĝo Brüggmoos de la svisa aŭtovojo A5 apud la urbo Bielo en la administra distrikto Seeland. Ĝi kondukas sudorienten tra la administra distrikto Seeland al la Berna Mezlando, apud Schönbühl unuiĝas kun la svisa aŭtovojo A1 por poste apud Berno-Wankdorf denove disbranĉiĝi de ĝi kaj kondukante ĝis Thun, kie ĝi transiras al la svisa aŭtovojo A8 al Interlaken kaj Brünig-Pasejo.

Projekto pri longigo al Valezo redakti

De la projekto longigi la aŭtovojon A6 trans Gemmi-Pasejo al Valezo realiĝis nur la unua peceto en formo de la svisa aŭtovojo A6B ĝis de la aŭtovojdisbranĉiĝo Lattigen ĝis Wimmis.

Historio redakti

La svisa aŭtovojo A6 estis konstruita en la 1970-aj jaroj kiel sennumera kantona aŭtovojo. Ekzistis planoj longigi ĝin tra la Simme-Valo kaj Rawil-Tunelo al Valezo, plej malfrue per la akceptiĝo de la Alpa Iniciativo la 20-an de februaro 1994 tiu projekto tamen definitive estis haltigita. Nuntempe la svisa aŭtovojo A6 kondukas ĉe ĝia fino rekte al la urbo Bielo, tamen estas nun finkonstruata la konekto al la svisa aŭtovojo A5 kaj post ties malfermo la vojo konektas tie svisan aŭtovojojn A5 kaj A6, kaj fakte tiam la svisa aŭtovojo A16 povos esti konsiderata kiel ĝia daŭrigo al Ĵuraso.

Eksteraj ligiloj redakti