Traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseopiediranta vojo. Ambaŭ vojoj estas ĉe sama nivelo, male al pontotunelo.

Aŭtomata traknivela pasejo, kun du duon-bariloj (Francujo).

Danĝero redakti

La uzo de traknivela pasejo ne estas sendanĝera: Trajno bezonas centojn da metroj por halti kaj malofte povas eviti kolizii veturilon, kiu estus sur la fervojo. Oni do pli kaj pli serĉas anstataŭigi traknivelajn pasejojn per pontoj aŭ tuneloj. Oni ne toleras traknivelajn pasejojn ĉe la vojoj de grandrapidaj trajnoj, nek ĉe la aŭtovojoj kaj ĉefaj ŝoseoj.