Gemmipasejo

(Alidirektita el Gemmi-Pasejo)

Gemmipasejo estas montpasejo en la Bernaj Alpoj kiu ligas la kantonojn Valezo kaj Berno. Ĝi estas la akvodislimo inter Mediteraneo kaj la Norda Maro.

Gemmipasejo
Lago Dauben sur la Gemmipassejo
montpasejo
Alteco 2314 m
Geografia situo CH1903: 613457 / 138506 (mapo)46.3977777777787.6136111111111Koordinatoj: 46° 24′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613457 / 138506 (mapo)
Gemmipasejo (Kantono Valezo)
Gemmipasejo (Kantono Valezo)
DEC
Gemmipasejo
Gemmipasejo
Situo de Gemmipasejo
Gemmipasejo (Svislando)
Gemmipasejo (Svislando)
DEC
Gemmipasejo
Gemmipasejo
Situo de Gemmipasejo
Map
Gemmipasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter DalaRodano - KanderAro
Ligas Leukerbad - Adelboden
Infrastrukturo Montarpado, aertelfero, alttensia linio
vdr

Priskribo de la vojo redakti

La pasejo kondukas trans la nordxa ĉefkresto de la Alpoj de Adelboden respektive Lenk en Simme-Valo inter la monto Daubenhorn kaj la Platenhornoj trans la pasejkulmino sur alteco de 2314 m s.m. al Leukerbad. La pado ireblas nur dank al la konstruoj en la proksimume 600 metrojn alta rokvando supre de Leukerbad. Antaŭ la konstruado de la rokvojo la pado pasis pli supre je alteco de 2730 m s.m. tra la Furggenvaleto kaj estis tre malfacila.

Historio redakti

Ĉirkaŭ en la jaro 800 alemanaj enmigrantoj trans Gemmipasejo de Berno atingis la Valezon. En kontraktoj el la 12-a kaj 13-a jarcento estas dokumentitaj la utiligado de la paŝtejo sur la altebenaĵo kaj la ekzisto de gastejo. Historiaj fontoj kaj jarcifero 1549 pruvas, je jam en mezepoko ekzistis pado tra la Gemmivando. Pro la kreskanta signifo de Leukerbad kiel kuracloko el Alemanio kaj la samtempa intenco konekti Bernon pli bone al la komercvojo trans la Sempionpasejo estis ek de 1739 konstruita kun berna helpo nova vojo, kiun la firmao de Anton Lung per eksplodigoj enkonstruis en la rokvandon. Pro la nova vojo, kiu pretis ek de 1741 la malnova vojo definitive ne plu estis uzita. Veturebla strato neniam estis konstruita trans la pasejo. En la 1950-aj jaroj ekzistis projekto konstrui aŭtoŝoseon trans la Gemmipasejo, projekto kiu malsukcesis pro protestoj de naturprotektantoj kaj per la alpoiniciativo en la 1990-aj jaroj verŝajne por ĉiam estis entombigita.

 
La alttensia linio trans Gemmipasejo

Alttensia linio redakti

Trans Gemmipasejo kondukas grava alttensia linio, kiu konektas la elektrajn retojn de sudo kaj nordo de Eŭropo.

Aertelfero redakti

Ek de Leukerbad aertelfero kondukas rekte al la pasejkulmino. La regiono vintre etstas ŝatata por skikurado.

Eksteraj ligiloj redakti