Adelboden

komunumo de Svislando

Adelboden estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Frutigen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 3606 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Adelboden
Blazono de Adelboden
Blazono de Adelboden
Blazono de Adelboden
Preĝejo de Adelboden
Preĝejo de Adelboden
Preĝejo de Adelboden
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46° 29′ 36″ N 7° 33′ 32″ O / 46.49333 °N, 7.55889 °O / 46.49333; 7.55889 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 36″ N 7° 33′ 32″ O / 46.49333 °N, 7.55889 °O / 46.49333; 7.55889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3606
Areo 88,2 km²
Alteco 1350 m super marnivelo
Poŝtkodo 3715
Komunumkodo 0561
Mapo de Adelboden
Mapo de Adelboden
Mapo de Adelboden
vdr

Geografio redakti

 
Adelboden en vintro

Adelboden situas en la supra parto de la Estlige-Valo en la okcidento de Berna Oberlando. Adelboden estas montara vilaĝo, kies centro situas sur alteco de 1350 m s.m.. La plej alta punkto de la komunumo estas la montopinto Grossstrubel sur alteco de 3242 m s.m. kaj ĝia plej malalta punkto sur 1045 m s.m. en la fundo de la Estlige-Valo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Diemtigen kaj Frutigen, en oriento al Kandersteg, en sudo al Leukerbad (Kantono Valezo), en sudokcidento al Lenk en Simme-Valo, kaj en okcidento al Sankt-Stefano.

Trafiko redakti

Adelboden estas ĉe fino de sakstrato. Ĝi atingeblas nur ek de Spiez kie ekzistas aliro al la aŭtoŝoseo A6 de Interlaken al Berno.

La komunumo estas servita per poŝtaŭtolinio ek de la stacidomo de Frutigen, kiu situas ĉe la Lötschberg-Linio de Berno al Brigo. Adelboden disponas pri lokaj buslinioj al Ausserschwand kaj la Estlinge-Akvofaloj.

Aertelfero kondukas al la altebenaĵo Estlige-Alppaŝtejo, kiu situas sur alteco de inter 1900 kaj 2000 m s.m. ĉe la piedo de Wildstrubel.

Ekonomio redakti

La plej grava enspezofonto de Adelboden estas la turismo. Vintre Adelboden formas kune kun la najbara komunumo Lenk en Simme-Valo la skiregionon Adelboden-Lenk. Somere Adelboden invitas al alpa migrado.

Vidindaĵoj redakti

 
Suba akvofalo de Engstlige

Aparte vizitinda estas la Engstlige-Akvofaloj. La rivero Engstlige, alfluanto de Kander, falas entute 600 metrojn de la altebenaĵo de Estlinge al la profundo de la valo.

En la malfrugotika vilaĝa preĝejo el la 15-a jarcento videblas belaj freskoj kaj vitropentraĵoj de Augusto Giaccometti el la jaro 1936.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Adelboden datiĝas el la jaro 1409.

La alppaŝtejoj de Engstlige kaj Silleren jam estis ekonomie utiligitaj kaj menciitaj en la 13-a jarcento. En la 15-a jarcento en Adelboden estis konstruita propra preĝejo. 50 dommastroj garantiis la salajron de la pastro. En la 16-a jarcento Adelboden aliĝis al la reformacio kaj la daŭre katolika pastro fuĝis al la kamparo de Friburgo, kiu restis katolika.

Esperanto-movado redakti

En la jaroj 1905 ĝis 1909 la apotekisto Theodor Hopf invitis en la revuo Tra la Mondo esperantistojn por feriado al sia montarvilaĝo Adelboden. En tiu tempo la aperigis ankaŭ prospekton por sia internacia apoteko. Ĝis 1912 Theodor Hopf oficis kiel UEA-delegito de Adelboden. Ek de 1955 ĝis 1978 Esperanto-Junularo de Svislando organizis ĉiujare skiferiojn en Adelboden. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 193, 215)


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti