Frutigen (distrikto)


La 'distrikto Frutigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 18643 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Frutigen.

Distrikto Frutigen
Blazono de la distrikto Frutigen
Frutigen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Frutigen
Kantono Berno
Ĉefloko Frutigen
Koordinatoj  46° 35′ N 7° 39′ O / 46.583 °N, 7.650 °O / 46.583; 7.650 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ N 7° 39′ O / 46.583 °N, 7.650 °O / 46.583; 7.650 (mapo)
Nombro de loĝantoj 18643(2008-12-31)
Areo 489,2 km²
Loĝantardenseco 38,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0210
vdr

Geografio redakti

La distrikto Frutigen situas en Berna Oberlando. Ĝia teritorio kongruas kun la valoj de la rivero Kander kaj ties flankaj riveroj Engstlinge kaj Chiene.

Trafiko redakti

Tra la distrikto pasas la grava alptransira fervojlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono fervojoj. En Kandersteg estas la elirpunkto de la malnova Lögschberg-Tunelo kaj ek de 2007 en la distriktĉefloko Frutigen troviĝas la portalo de la Baza tunelo de Lötschberg, tra kiu pasas unu el la du plej gravaj fervojtransirejoj tra la Alpoj. Frutigen estas grava fervojnodo, de kie eliras ankaŭ fervojlinio al Zweisimmen. Tra la sudo de la distrikto pasas la svisa aŭtovojo A8. Planoj konstrui aŭtovojon tra la Gemmi-Pasejo per la Alpoiniciativo devinitive estis entombigitaj.

Ekomonio redakti

La plej grava ekonomia sektoro en la distrikto Frutigen kiel en la tuta Berna Oberlando estas la turismo. Ĉirkaŭ Adelboden troviĝas grava vintrosportregiono, precipe por skiado kaj neĝtabulado.

Historio redakti

En mezepoko de la 12-a ĝis la 14-a jarcento Frutigen estis senjorujo. En la jaro 1400 ĝi fariĝis post vendo fare de la lasta posedanto de la nobela familio von Turn berna voktejo, respektive Kastlanei, kiel tio nomiĝis en la loka alemana dialekto. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Frutigen estis dum kvin jaroj distrikto de la Kantono Oberlando. Post la restaŭracio en la jaro 1803 ĝi fariĝis ĉefdistrikto kaj en 1831 distrikto de Kantono Berno.

Komunumoj de la distrikto Frutigen redakti

La distrikto Frutigen konsistas (stato en 2009) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Frutigen estas la plej granda. Urboj en la distrikto ne ekzistas. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Adelboden 3615 88,2 0561
  Aeschi ĉe Spiez 1981 30,9 0562
  Frutigen 6682 71,8 0563
  Kandergrund 811 32,0 0564
  Kandersteg 1203 134,5 0565
  Krattigen 953 6,0 0566
  Reichenbach en Kander-Valo 3398 125,8 0567
Totale 7 18643 489,2 0210

Eksteraj ligiloj redakti