Berna Oberlando

(Alidirektita el Kantono Oberlando)

Berna Oberlando (en la germana lingvo Berner Oberland) estas la regiono de la pli alte super marnivelo situantaj regionoj de la Kantono Berno, nome la regiono ĉirkaŭ la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz kun la Bernaj Alpoj. Ĉe la Ar-Glaĉeroj en Berna Oberlando fontas la rivero Aro. La regiono allogas ĉiujare multnombrajn turistojn en la tuta mondo. En ĝia koro situas Interlaken kaj la fama monttriopo Eiger, Mönch kaj Jungfraŭ, kiuj apartenas al la regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno, kiu estas ek de 2001 Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Berna Oberlando
Regiono
Flago
regiono [+]

LandoSvislando
KantonoBerno

- koordinatoj46° 33′ 0″ N, 7° 37′ 48″ O (mapo)46.557.63Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N, 7° 37′ 48″ O; CH1903: 614676 / 155430 (mapo)
Akvokolektejo2 870 km² (287 000 ha) [+]
Areo2 870 km² (287 000 ha) [+]


Berna Oberlando (Kantono Berno)
Berna Oberlando (Kantono Berno)
DEC

Berna Oberlando (Svislando)
Berna Oberlando (Svislando)
DEC

Map
Berna Oberlando

Vikimedia Komunejo:  Berner Oberland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rigardo de Niederhorn al la Lago de Thun

Historio

redakti

La regiono akiris sian nomon nur en la jaro 1798 kiam post la Helveta Revolucio de Napoleono estis kreita la Kantono Oberlando kun ĉefurbo Thun. En la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la Kantono Oberlando estis reunuigita kun la Kantono Berno. La sento de kunaparteneco de la oberlandanoj tamen restis kaj la nomo de la regiono konserviĝis. Kadre de la reformo de la malcentra administracio la Oberlando renaskiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ankaŭ denove kiel administra unuo, nome kiel nova la administra regiono Oberlando.

Geografio

redakti

Turismo

redakti

La regiono Berna Oberlando estas nuntempe unu el la plej gravaj turismaj regionoj de Svislando. Ĉefaj turismaj elirpunktoj estas Spiez, Thun kaj Interlaken. Plej ŝatata ekskurscelo estas la regiono de Eiger, Mönch kaj Jungfrau, kiu atingeblas per la Jungfrau-Fervojo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti