Spiez
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Spiez (stacidomo). |
Spiez (prononcu Spic) estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 12417 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Spiez | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Svislando • komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Frutigen-Suba Simme-Valo | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Suba Simme-Valo | ||||
Geografia situo | CH1903: 617424 / 170229 (mapo)46.6830555555567.6663888888889Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 40′ O; CH1903: 617424 / 170229 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 12417 | ||||
Areo | 16.78 km² | ||||
Alteco | 607 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3700 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Geografio
redaktiSpiez situas en Berna Oberlando ĉe la suda bordo de la Lago de Thun. Historie Spiez estas dividita en la kvin Bäuerten (kamparmunicipoj) Spiez, Faulensee, Hondrich, Spiezwiler (historie Wyler) kaj und Einigen.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa urbeto limas en nordo al Thun, Hilterfingen kaj Oberhofen ĉe la Lago de Thun, en oriento al Sigriswil, en sudo al Krattigen kaj Aeschi ĉe Spiez, kaj en okcidento al Wimmis, Reutigen kaj Zwieselberg.
Trafiko
redaktiSpiez situas norde de la Baza tunelo de Lötschberg kaj estas haltejo de rapidtrajno kaj nodo de la trajnlinioj de Berno al Interlaken kaj de Berno tra Brigo al Domodossola en Italio. Krome ekzistas ankaŭ la mallarĝŝpura fervojo al Simme-Valo, kun konekto al Montreux kaj al Brünig-Pasejo.
Sciindaĵoj
redaktiLa Hotelo Belvedere en Spiez estis la ĉefa kvartalo de la germana nacia teamo de futbalo dum la Monda Ĉampionado de Futbalo 1954. Laŭ la eldiro de la ludistoj de la teamo, la spirito de Spiez forte kontribuis al la tiama triumfo de la germanaj futbalistoj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Spiez datiĝas el la jaro 762 kielSpiets. La historio de Spiez estas forte ligita kun la historio de la Kastelo Spiez, kiu estis konstruita en la 10-a kaj 11-a jarcento. Ĝi estis la centro de gravaj nobelaj familioj kiel la familio von Strättligen, von Bubenberg kaj von Erlach. La urbeto ĉe la piedo de la kastelo dum longa tempo restis modesta kaj malgranda.
Per la enkonduko de la vaporŝipveturado sur la Lago de Thun kaj la konstruo de la fervojo en la 19-a jarcento, la urbeto subite fariĝis signifa turisma loko, kiu allogis gastojn el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Spiez – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Reformita kastelpreĝejo kaj kastelo Spiez viditaj de la vaporŝipo Blümlisalp
-
Ŝipejo, en la fono kastelo kaj preĝejo
-
Publika banejo de Spiez ĉe la Lago de Thun
-
Loĝkvartalo ĉe la lagobordo