Zwieselberg

komunumo de Svislando


Zwieselberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 270 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland • setlejo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 42′ 32″ N 7° 36′ 54″ O / 46.70889 °N, 7.61500 °O / 46.70889; 7.61500 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 32″ N 7° 36′ 54″ O / 46.70889 °N, 7.61500 °O / 46.70889; 7.61500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 270
Areo 2,45 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 3645
Komunumkodo 0947
Mapo de Zwieselberg
Mapo de Zwieselberg
Mapo de Zwieselberg
vdr

Geografio redakti

Zwieselberg situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando, sude de la urbo Thun kaj sudokcidente de la Lago de Thun. En oriento la komunumo etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Kander. En granda kurbo tra la komunumo pasas la rivereto Glütsch. En okcidento de la komunumo troviĝas la monteto Zweiselbergbeissere, sur kiu sur alteco de 823 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la setlejoj Glütsch, Chrüzgass (sur alteco de 652 m s.m. en la centro, ĝi estas la ĉefloko de la komunumo), Oberi Gass (sur alteco de 666 m s.m. rekte oriente de Chrüzgass), Stallägerte (sur alteco de 600 m s.m. nordoriente de Chrüzgass), Underi Gass (sur alteo de 650 m s.m. nordokcidente de Chrüzgass) kaj Ati Schlyffi (sur alteco de 597 m s.m. en la valo de Glütsch).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 62,9% servas por agrikulturo kaj 9,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zwieselberg limas en nordo al Thun, en oriento al Spiez, en sudo al Reutigen, en okcidento al Höfen ĉe Thun, kaj en nordokcidento al Amsoldingen.

Trafiko redakti

En oriento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 230 de Thun al Wimmis. De la kantona ĉefvojo kondukas okcidenten tra la komunuma teritorio la vojo n-ro 1106 al Amsoldingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas laŭlonge de la norda komunumlimo troviĝas nordokcidente de la komunumo en sudo den Thun en distanco de proksimume 3 kilometroj de la komunumo. Per la buslinio n-ro 55 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Wimmis la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

Zwieselberg apartenis dum mezepoko al la paroĥo Amsoldingen kaj historie dividis ties sorton.[3] En 1712 la rivero Kander, kiu ĝis tiam kun inundoj minancis la teritorion de la komunumo, estis alikondukita al la Lago de Thun. Tio ebligis la konstruon de la vojo de Thun al Simme-Valo. En la 1930-aj jaroj ankaŭ la marco laŭlonge de la rivero Glütsch estis sekigita kaj ĝia teritorio fariĝis frukta agrikultura areo.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti