Thun (administra distrikto)

(Alidirektita el Administra distrikto Thun)

La administra distrikto Thun estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 103540 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Thun.

Administra distrikto Thun
Blazono de la administra distrikto Thun
Lago kaj urbo Thun
Mapo de la administra distrikto Thun
distrikto de Svisio • administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
Ĉefloko Thun
Koordinatoj  46° 45′ N 7° 37′ O / 46.750 °N, 7.617 °O / 46.750; 7.617 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ N 7° 37′ O / 46.750 °N, 7.617 °O / 46.750; 7.617 (mapo)
Nombro de loĝantoj 103540(2010-01-01)
Areo 321,90 km²
Loĝantardenseco 322 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0247
vdr

Geografio redakti

La administra distrikto Thun situas ĉe la okcidenta flanko de la Lago de Thun kaj formas la portalon al la Berna Oberlando, kies okcidenta parto ĝi estas. La administra distrikto pli-malpli kongruas kun la aglomeraĵo de la distriktĉefurbo.

Historio redakti

La administra distrikto Thun estis fondita kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010. Ĝi konsistas el ĉiuj komunumoj de la malnova distrikto Thun, tri komunumoj de la malnova distrikto Supra Simme-Valo kaj 6 komunumoj de la malnova distrikto Seftigen.

Komunumoj de la administra distrikto Thun redakti

La administra distrikto Thun konsistas (stato en 2010) el 35 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Thun estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Amsoldingen 797 4.70 0921
  Blumenstein 1165 15.52 0922
  Buchholterberg 1526 15.33 0923
  Burgistein 1032 7.53 0863
  Eriz 509 21.78 0924
  Fahrni 750 6.67 0925
  Forst-Längenbühl 719 4.50 0948
  Gurzelen 798 4.54 0867
  Heiligenschwendi 652 5.55 0927
  Heimberg 6151 5.42 0928
  Hilterfingen 3979 2.83 0929
  Höfen ĉe Thun 420 4.62 0930
  Homberg 495 6.51 0931
  Horrenbach-Buchen 261 20.43 0932
  Kienersrüti 52 0.74 0871
  Niederstocken 262 5.47 0764
  Oberhofen ĉe Lago de Thun 2317 2.72 0934
  Oberlangenegg 494 9.12 093
  Oberstocken 287 4.12 0765
  Pohlern 274 9.89 0936
  Reutigen 958 11.26 0767
  Schwendibach 256 1.50 093
  Seftigen 2141 3.89 0883
  Sigriswil 4595 55.41 0938
  Steffisburg 15369 13.35 0939
  Teuffenthal 177 4.52 0940
  Thierachern 2253 7.51 0941
  Thun 42330 21.57 0942
  Uebeschi 695 4.40 0943
  Uetendorf 5926 10.15 0944
  Unterlangenegg 891 6.80 094
  Uttigen 1774 3.04 0885
  Wachseldorn 236 3.52 0946
  Wattenwil 2732 14.54 0886
  Zwieselberg 267 2.45 0947
Totale 35 103540 321,90 0247

Eksteraj ligiloj redakti