Uetendorf

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Uetendorf (stacidomo) kaj Uetendorf Allmend (stacidomo).


Uetendorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5980 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Uetendorf
Blazono de Uetendorf
Blazono de Uetendorf
Blazono de Uetendorf
Uetendorf
Uetendorf
Uetendorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 30″ N 7° 34′ 12″ O / 46.77500 °N, 7.57000 °O / 46.77500; 7.57000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 30″ N 7° 34′ 12″ O / 46.77500 °N, 7.57000 °O / 46.77500; 7.57000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5980
Areo 10,15 km²
Alteco 554 m super marnivelo
Poŝtkodo 3661
Komunumkodo 0944
Mapo de Uetendorf
Mapo de Uetendorf
Mapo de Uetendorf
vdr

Geografio redakti

Uetendorf situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro rekte norde de la urbo Thun, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Uetendorf (sur alteco de 554 m s.m.), la kvartalo Underdorf (sur alteco de 551 m s.m. norde de la stacidomo Uetendorf), kaj la setlejoj Buchshalten (sur alteco de 600 m s.m. oriente de la vilaĝo), Uetendorf-Allmend (sur alteco de 554 m s.m. en oriento de la komunumo ĉe la bordo de Aro), Candermatte (sur alteco de 556 m s.m. sud oriente de Uetendorf), Uetendorfberg (sur alteco de 646 m s.m. okcidentsudokcidente de Uetendorf), kaj en sudokcidento la tri setlejoj Willerüti (sur alteco de 604 m s.m.), Gibliz (sur alteco de 627 m s.m.) kaj Hurschgasse (sur alteco de 629 m s.m.), kaj diversaj izolitaj biengrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,15 km², de kiuj 7,9% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Uetendorf limas en nordo al Uttigen, en oriento al Heimberg, en sudoriento al Thun, en sudo al Thierachern, en sudokcidento al Forst-Längenbühl, en okcidento al Gurzelen, en okcidentnordokcidento al Seftigen, en nordokcidento al Noflen, kaj en nordnordokcidento al Kienersrüti.

Trafiko redakti

En nordoriento de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun, de kiu flaneniras tra la komunuma teritorio la kantona ĉefvojo n-ro 221.1. En oriento de la komunumo ekzistas alveturejo al la svisa aŭtovojo A6. La komunumo disponas pri du stacidomoj (Uetendorf kaj Uetendorf Allmend) ĉe la trajnlinio de Belp al Thun kaj estas ankaŭ konektita al la urba busreto de Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Uetendorf datiĝas el la jaro 994 kiel Oudendorf. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko kaj la La-Tène-epoko, kiu indikas, ke la loko jam frue estis loĝita de homoj. En Buchshalten ekzistis en la 2-a jarcento romia bieno, sur kies fundamentoj poste estiĝis la burgonja reĝa bieno, kiun la imperiestro Oto la 3-a donacis en la jaro 994 al la Monaĥejo Selz en Alzaco. En la jaro 1370 la civitano de Thun, Johano de Zeinigen akiris la teritorion kaj jurisdikcion kaj en la 15-a jarcento tiuj rajtoj transiris al la Hospitalo de Thun. La Hospitalo de Thun kunigis la senjorujojn Uetendorf kaj Uttigen al unu tribunalo, kiu ĝis 1783 estis sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunalo Seftigen. En 1783 Uetendrof estis integrita al la distrikto Thun, kies parto ĝi restis ankaŭ post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. En 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova administra distrikto Thun.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti