Heiligenschwendi
Heiligenschwendi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 666 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Heiligenschwendi | |
---|---|
Blazono de Heiligenschwendi | |
Oberhofen kun kastelo, supre de ĝi sur la monto Halten, komunumo Heiligenschwendi | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun |
Koordinatoj | 46° 45′ 0″ N 7° 41′ 2″ O / 46.75000 °N, 7.68389 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N 7° 41′ 2″ O / 46.75000 °N, 7.68389 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 666 |
Areo | 6,57 km² |
Alteco | 1123 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3625 |
Komunumkodo | 0927 |
Mapo de Heiligenschwendi | |
Geografio
redaktiHeiligenschwendi situas en la Berna Oberlando supre de la norda flanko de la Lago de Thun kun mirinda belvido al la lago kaj la Bernaj Alpoj. La komunumo konsistas el la tri partoj Heiligenschwendi, Halten kaj Schwendi.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,55 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Heiligenschwendi limas en nordo al Thun, en nordo al Homberg, en oriento al Teuffenthal, en sudoriento al Sigriswil, en sudo al Oberhofen ĉe Lago de Thun, en nordokcidento al Hilterfingen.
Trafiko
redaktiHeiligenschwendi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la kurboriĉa vojo n-ro 1136 de Thun. Per la regionaj buslinioj 31 kaj 31 de la transportentrepreno Thun-Interlaken la komunumo estas konektita al la publikat transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Heiligenschwendi datiĝas el la jaro 1285 kiel Helgeswendi. Dum mezepoko Heiligenschwendi estis havaĵo de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1384 ĝi estis akirita de la urbo Berno kaj fariĝis parto de la libera tribunalo Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝis estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distriktio. En 1895 estis malfermita en Schwenid la kliniko por kuracado de tuberkulozo, kiu hodiaŭ estas resaniga centro por malsanoj de koro kaj pulmo kaj la plej grava labordonanto en la komunumo. En la jaro 1958 la vilaĝo Hünibach estis atribuita de Heiligenschwend al Hilterfingen.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Heiligenschwendi – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)