Niederstocken
Niederstocken | |
---|---|
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Suba Simme-Valo |
Koordinatoj | 46° 42′ 0″ N 7° 35′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.58333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 7° 35′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.58333 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 267 |
Areo | 5,5 km² |
Alteco | 634 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3632 |
Komunumkodo | 0764 |
Pri la komunumoRedakti
Niederstocken estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 267 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
Niederstocken situas en la Stocken-Valo sude de la urbo Thun en Berna Oberlando.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Niederstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Reutigen, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj en okcidento al Oberstocken.
TrafikoRedakti
Niederstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Niederstocken datiĝas el la jaro 1351 kiel Stogken.
1988 la komunumoj Niederstocken kaj Oberstocken sensukcese negocis pri kunfandiĝo.
Ĝis la 31-a de decembro 2009 Niederstocken apartenis al la distrikto Supra Simme-Valo. Okaze de la reformo de la malcentra adiministracio de Kantono Berno la komunumo kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Thun.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala Retpaĝo pri Niederstocken sur la retejo pri la regiono Thun-okcidento
- Niederstocken en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Niederstocken – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
•