Suba Simme-Valo (distrikto)


La distrikto Suba Simme-Valo (germane Amtsbezirk Niedersimmental) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 21735 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la komunumo Wimmis.

Distrikto Suba Simme-Valo
Amtsbezirk Niedersimmental
Blazono de la distrikto Suba Simme-Valo
Därstetten en la Suba Simme-Valo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Suba Simme-Valo
Kantono Berno
Ĉefloko Wimmis
Geografia situo CH1903: 614900 / 168404 (mapo)46.66677.6333305555556Koordinatoj: 46° 40′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614900 / 168404 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 21735  (2008-12-31)
Areo 306 km²
Loĝantardenseco 71 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0217
vdr

Geografio

redakti

La distrikto Suba Simme-Valo etendiĝas kiel la nomo indikas en la suba parto de la valo de la rivero Simme ĝis ties alfluo al la Lago de Thun en la urbo Spiez.

Najbaraj distriktoj

redakti

La distrikto limas en nordo al la distriktoj Schwarzenburg, Seftigen kaj Thun, en sudoriento al la distrikto Frutigen, en sudokcidento al la distrikto Supra Simme-Valo, kaj en okcidento al la distrikto Sense en Kantono Friburgo.

Historio

redakti

Ek e 1449 la Suba Simme-Valo estis berna kamparvoktejo (germane nomita Kastlanei). En de la 15-a jarcento la loĝantaro de Suba Simme-Valo liberaĉetis sin de la impostservuteco de Berno, akiris propran terensuverencecon kaj disponis interne de la urba ŝtato Berno pri propra landkomunumo, kiu eĉ postvivis la Helvetan Revolucion kaj pluekzsitis ĝis 1836. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la Suba Simme-Valo estis distrikto de la tiama Kantono Oberlando. Ek de 1803 ĝi estis berna ĉefdistrikto respektive ekde la konstitucio de 1831 berna distrikto (germane nomita Amtsbezirk). Ekde la jaro 1997 la distrikto apartenas al la administra regiono Berna Oberlando kaj al la tribunala distrikto kaj terenregistro Frutigen-Nordo, kies tribunalsidejo troviĝas en Wimmis kaj terenregistro en Frutigen.

Trafiko

redakti

Tra la distrikto pasas en nordokcidento la fervojlinio de Frutigen al Interlaken de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. De Spiez linio de la sama kompanio pasas tra la tuta Suba Simme-Valo al la Supra Simme-Valo ĝis Zweisimmen.

Laŭlonge de la Lago de Thun pasas la svisa aŭtovojo A8, kiu havas flankan brakon al la Suba Simme-Valo.

Komunumoj de la distrikto Suba Simme-Valo

redakti

La distrikto Suba Simme-Valo konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Spiez estas la plej granda kaj unika urbo. La distrikta ĉefloko Wimmis posedis historia urborajton ĝis 1449 kiam Berno akiris ĝin. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Därstetten 857 32,8 0761
  Diemtigen 2145 130.0 0762
  Erlenbach en Simme-Valo 1694 36.7 0763
  Niederstocken 267 5.5 0764
  Oberstocken 284 4.1 0765
  Oberwil en Simme-Valo 804 46.0 0766
  Reutigen 956 11.3 0767
  Spiez 12'453 16.8 0768
  Wimmis 2275 22.3 0769
Totale 9 21'735 305.5 0217

Eksteraj ligiloj

redakti