Zweisimmen
Zweisimmen | |
---|---|
Blazono de Zweisimmen | |
Zweisimmen | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Simme-Valo-Saanen |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Supra Simme-Valo |
Koordinatoj | 46° 33′ 0″ N 7° 22′ 0″ O / 46.55000 °N, 7.36667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N 7° 22′ 0″ O / 46.55000 °N, 7.36667 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2913 |
Areo | 73,04 km² |
Alteco | 947 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3770 |
Komunumkodo | 0794 |
Mapo de Zweisimmen | |
Pri la komunumoRedakti
Zweisimmen (prononcu cvajsimn) estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Supra Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
Zweisimmen situas, kiel la nomo indikas ĉe la kunfluejo de la riveroj Simme kaj Eta Simme.
La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Hintere Spillgerten kun alteco de 2476 m s.m., dum la plej malalta punkto estas la Laubegg-Akvovalo je alteco de 880 m s.m.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 73,04 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Zweisimmen limas en nordo al Boltigen, en oriento al Diemtigen, en sudo al Sankt-Stefano, kaj en okcidento al Saanen.
EkonomioRedakti
La plej grava enspezofonto por la komunumo Zweisimmen estas la turismo. La komunumo ofertas tranokteblecojn por pli ol 2000 personoj.
TrafikoRedakti
La stacidomo de Zweisimmen estas fervoja nodo. Ĝi estas finhaltejo de la linio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen kaj elirpunkto de la mallarĝŝpuraj linioj de la kompanio Montreux-Berna-Oberlando-Fervojo al Montreux kaj Lenk en Simme-Valo.
HistorioRedakti
En la mezo de la 9-a jarcento estis fonditaj la setlejoj Zweisimmen, Grubenwald kaj Betelried. La unua dokumenta mencio de Kastelo Blankenburg datiĝas el la jaro 1325, kiu fariĝis la sidejo de la bernaj voktoj en Supra Simme-Valo. En la jaro 1608 estis malfermita la unua lernejo.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Zweisimmen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)