Castaneda GR
Castaneda | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Calanca |
Koordinatoj | 46° 15′ 28″ N 9° 8′ 24″ O / 46.25778 °N, 9.14000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 28″ N 9° 8′ 24″ O / 46.25778 °N, 9.14000 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 224 |
Areo | 3,96 km² |
Alteco | 750 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6540 |
Komunumkodo | 3805 |
Pri la komunumoRedakti
Castaneda estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 224 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
GeografioRedakti
Calanca situas en la suda Valo de Calanca sur teraso alte super la riveroj Calancasca en okcidento kaj Moësa en sudo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Castaneda la setlejoj Campagna kaj Al Ronc.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Castaneda limas en nordoriento al Santa Maria in Calanca, en oriento en unu punkto al Verdabbio, en sudo al Grono, kaj en okcidento al Buseno.
TrafikoRedakti
Castaneda situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per kurboriĉa vojeto, kiu deflankiĝa de la vala vojo de la Valo de Calanca kaj kondukas tra Castaneda al Santa Maria in Calanca. Per la poŝtaŭtolinio de Grono an Santa Maria la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
LingvojRedakti
La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de Castaneda estas la itala, parolata de pli ol 90% de la loĝantaro.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Castaneda datiĝas el la jaro 1295. En Castaneda situas tombejokampo el la ferepoko, kiu ek de 1928 estis sisteme esplorita. Proksimume 100 tomboj estas bone dokumentitaj. En Pian del Remit estis trovitaj plugoŝpuroj, fajrejoj kaj keramikaĵoj el la neolitiko el la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. Kiel la ceteraj komunumoj de la Valo de Calanca, Castaneda ĝis la administracia reformo de 1851 estis parto de la tribunalkomunumo Calanca. Ek de 1851 Castaneda estas politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. [1]
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj signifoj de Castaneda
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Castaneda
- Castaneda GR en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Castaneda – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)