Calanca (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Calanca)


La komunuaro Calanca estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 794 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Arvigo.

Komunumaro Calanca
Blazono de la komunumaro Calanca
Calancasca
Mapo de la komunumaro Calanca
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Ĉefloko Arvigo
Koordinatoj  46° 18′ N 9° 6′ O / 46.300 °N, 9.100 °O / 46.300; 9.100 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ N 9° 6′ O / 46.300 °N, 9.100 °O / 46.300; 9.100 (mapo)
Nombro de loĝantoj 794 (2009-12-31)
Areo 121,02 km²
Loĝantardenseco 7 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La teritorio de la komunumaro Calanca kongruas pli-malpli kun la Valo de Calanca, flanka valo de la Valo de Mesoko, kiun senakvigas la rivero Calancasca, sudokcidenta alfluanga de Moësa.

Komunumoj de la komunumaro Calanca redakti

La komunumaro Calanca konsistas (stato en 2009) el 8 komunumoj, el kiuj Castaneda estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arvigo 95 17.01 3801
  Braggio 64 6.91 3803
  Buseno 104 11.15 3804
  Castaneda 224 3.96 3805
  Cauco 36 10.89 3806
  Rossa 121 58.88 3808
  Santa Maria in Calanca 112 9.31 3810
  Selma 38 2.91 3811
Totale 8 794 121,02

Historio redakti

La hodiaŭa komunumaro de Calanca estis kreiita surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono en la jaro 1851. La valo de Calanca apartenis ek de la 12-a jarcento al la Senjorujo de la nobela familio de Sax. En la jaro 1480 ties havaĵo transiris al la Senjoroj de Trivulzio. En la jaro 1496 la valanoj aliĝis kune kun la loĝantaro de la valo de Mesoko al la Griza Federacio. En la jaro 1549 la valo de Calanca liberiĝis de la senjoreco de la familio Trivuzio kaj ek de tiam estis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Mesoko. La valo estis dividita en la du degagnoj Ca' kaj Calancasca, kiuj siavice konsistis el du duondegagnoj subdividitaj en nabararajojn. En la jaro 1796 post grava disputo okazis divido inter interna Calanca (Arvigo-Landarenca, Braggio-Selma, Santa Domenica-Augio, kaj Rossa) kaj ekstera Calanca (Santa Maria in Calanca, Castaneda, Buseno, kaj Cauco). Kiam en 1851 estis kreita la komunumaro ĝi konsistis el 11 komunumoj. Post komunumkunigoj la komunumaro nuntempe konistas el 8 ankoraŭ tre malgrandaj komunumoj. Pliaj komunumkunigoj tial antaŭvideblas.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti