Mesoko (komunumaro)


La komunumaro Mesoko (en la itala lingvo circolo di Mesocco, en la germana lingvo Kreis Misox, en la romanĉa lingvo circul da Mesauc) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 2271 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Mesoko.

Komunumaro Mesoko
Blazono de la komunumaro Mesoko
Mesoko
Mapo de la komunumaro Mesoko
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Ĉefloko Mesoko
Koordinatoj  46° 23′ N 9° 13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ N 9° 13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2271 (2009-12-31)
Areo 262,04 km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Mesoko situas sur la suda flanko de San-Bernardino-Pasejo kaj konsitas el la supra parto de la valo de la rivero Moësa. La Lago de Isola estas baraĵlago, kiu per sia elektra energio estas grava enspezofonto de Mesoko.

Trafiko redakti

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo en la komunumaro Mesoko estas la itala.

Komunumoj de la komunumaro Mesoko redakti

La komunumaro Mesoko konsistas (stato en 2009) el 3 komunumoj, el kiuj ĝis ĉefloko Mesoko estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Lostallo 680 50.86 3821
  Mesocco 1230 164.76 3822
  Soazza 361 46.42 3823
Totale 3 2271 262,04

Historio redakti

La komunumaro Mesoko estis kreita surbaze de la tiam nova administracia ordo de Kantono Grizono el la antaŭa tribunalkomunumo Mesoko.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti