Surses (komunumaro)
La Surses (komunumaro) (ĝis 1990 oficiale Oberhalbstein) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 2443 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Savognin.
Surses (komunumaro) | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Ĉefloko | Savognin |
Koordinatoj | 46° 35′ N 9° 36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ N 9° 36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2443 (2009-12-31) |
Areo | 323,76 km² |
Loĝantardenseco | 8 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro de Surses kongruas kun la valo de Surses (en germana lingvo Oberhalbstein), kiu etendiĝas laŭlonge de la rivero Julia (rivero) sude de Tiefencastel ĝis al la kulmino de Juliopasejo.
Komunumoj de la komunumaro Surses
redaktiLa distrikto Surses konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Savognin estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bivio | 207 | 76.73 | 3531 | |
Cunter | 236 | 7.12 | 3532 | |
Marmorera | 42 | 18.90 | 3533 | |
Mulegns | 28 | 33.79 | 3534 | |
Riom-Parsonz | 313 | 55.97 | 3536 | |
Salouf | 218 | 31.49 | 3538 | |
Savognin | 901 | 22.24 | 3539 | |
Sur | 97 | 23.22 | 3540 | |
Tinizong-Rona | 342 | 54.30 | 3541 | |
Totale | 9 | 2443 | 323,76 |
Historio
redaktiLa historia nomo Oberhalbstein indikas la valon, kiu situas supre de la ŝtono, temas pri la Ŝtono de Conters, en la romanĉa lingvo Crap Ses, de kiu deduktiĝas la romanĉlingva nomo Sur Ses respektive 'Surses. La unua dokumenta mencio de la regiono datiĝas el la jaro 1258 kiel Suprasaxo. En la Itinerarium Antonini el la 4-a jarcento estas indikita la romia vojo tans la Juliopasejo, kiu dum la kelta kaj romia epoko ĝis en la frua mezepoko estis la plej grava trafikvojo tra la Alpoj. Ekde la 12-a jarcento la episkopejo Koiro akiris influon en la valo, kaj ĝis en la 14-a jarcento la episkopejo akiris la regadon pri la tuta valo. En la jaro 1552 la loĝantoj de la valo sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. En la jaro 1851 la komunumoj de la valo estis kunigitaj al la komunumaro Oberhalbstein, kiu en la jaro 1990 estis alinomita la komunumaro Surses. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo pri la feriregiono Savognin[rompita ligilo]
- Oberhalbstein en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Surses – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)