Marmorera
Marmorera | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 29′ 48″ N 9° 38′ 40″ O / 46.49667 °N, 9.64444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 48″ N 9° 38′ 40″ O / 46.49667 °N, 9.64444 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 42 |
Areo | 18,90 km² |
Alteco | 1720 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7456 |
Komunumkodo | 3533 |
Pri la komunumoRedakti
Marmorera (en la romanĉa lingvo Murmarera) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 42 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
GeografioRedakti
Marmorera situas ĉe la bordo de la Baraĵlago de Marmorera en la supra parto de la Valo de Surses. La vilaĝo Nov-Marmorera situas sur alteco de 1720 m s.m. oriente de la lago supre de la kantona ĉefvojo al Juliopasejo. La komunumo konsistas krom el la ĉefa setlejo Nov-Marmorera ankaŭ el la setlejo Scalotta (respektive Castiletto) norde de la Lago. La malnova vilaĝo dronis en la baraĵlago en la jaro 1954. Nordokcidente de la lago situas la ruinoj de la Kastelo Marmels.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Marmorera limas en nordo al Sur, en nordoriento en unu punkto al Bevers, en oriento kaj sudo al Bivio.
TrafikoRedakti
Tra Marmorera pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.
LingvojRedakti
Ankoraŭ komence de la 20-a jarcento la komunumo Marmorera estis ĉefe romanĉlingva. Okaze de la popolnombrado de 2000 ankoraŭ 34,69 % de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 57,14% parolis la germanan kaj 6,12% la italan.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Marmorera datiĝas el la jaro 831 kiel Marmoraria. En la jaro 1160 aperas mencio, ke Ulriko la 2-a de Tarasp donacis al la episkopo Adalgott en Koiro Wida de Marmels kun havaĵo kaj bienoj. Ĝis la jaro 1851 Bivio kaj Marmels formis kune la tribunalejon Stalla. Ek de 1851 Marmorera estas komunumo de la komunumaro Surses en la distrikto Albulo. [1]
La 17-an de oktobro 1948 la komunuma asembleo per 24 kontraŭ 2 voĉoj akceptis la koncedo de koncesio por la utiligado de la akvoenergio kaj konstruo de baraĵlago. En la jaro 1954 la malnova vilaĝo estis detruita kaj komenciĝis la plenigo de la lago per akvo. [2]
En 2000-aj jaroj la svisa reĝisoro Markus Fischer produktis la filmon Marmorera, filmdramo pri niksino el la lago de Marmorera.[3]
Vidu ankaŭRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Marmorera
- Marmorera en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Marmorera – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)