Lago de Marmorera (germane Marmorerasee, romanĉe Lai da Marmorera) estas baraĵlago en kantono Grizono en Svislando.

Lago de Marmorera
Marmorerasee
Lai da Marmorera
Rigardo al la Lago de Marmorera
Rigardo al la Lago de Marmorera
Mapo de la Lago de Marmorera
Mapo de la Lago de Marmorera
baraĵlago
Speco de la lago Baraĵlago
Ĉefaj fontoj Julio
Ĉefaj elfluoj Julio
Setlejoj Marmorera
Areo de la baseno 89 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 768733 / 152187 (mapo)46.4997222222229.63694444444451680Koordinatoj: 46° 29′ 59″ N, 9° 38′ 13″ O; CH1903: 768733 / 152187 (mapo)
Lago de Marmorera Marmorerasee Lai da Marmorera (Kantono Lucerno)
Lago de Marmorera
Marmorerasee
Lai da Marmorera (Kantono Lucerno)
DEC
Lago de Marmorera Marmorerasee Lai da Marmorera
Lago de Marmorera
Marmorerasee
Lai da Marmorera
Map
Lago de Marmorera
Marmorerasee
Lai da Marmorera
Supermara alteco 1 680 m
Surfaca areo 1,41 km²f5
Maksimuma longo 2,6 kmf6
Maksimuma larĝo 900 mf7
Akva volumeno 0,060 km³dep1f8
Maksimuma profundo 65 mf10
Restad-tempo (de laga akvo) 5,5 jaroj
vdr

Geografio redakti

La Lago de Marmorera situas en la valo de la rivero Julio sur alteco de 1680 m s.m. Laŭlonge de la orienta lagobordo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas trans Juliopasejo de Koiro al Engadino. La nova vilaĝo Marmorera situas ĉe la orienta bordo de la lago. Sube de la digo en la sudo de la lago troviĝas la setlejo Scalotta respektive Castiletto. Oriente de la lago etendiĝas la naturparko Ela.

Historio redakti

La 17-an de oktobro 1948 la komunuma asembleo per 24 kontraŭ 2 voĉoj akceptis la koncedon de koncesio por la utiligado de la akvoenergio kaj konstruo de baraĵlago. En la jaro 1954 la malnova vilaĝo estis detruita kaj komenciĝis la plenigo de la lago per akvo. La domoj de la iama vilaĝo estis eksplodigitaj. [1]

En 2000-aj jaroj la svisa reĝisoro Markus Fischer produktis la filmon Marmorera, filmdramo pri niksino el la lago de Marmorera.[2]

Teknikaj informoj redakti

 
Supreniru plonĝisto en la lago Lago de Marmorera.

La digo estis finkonstruita en la jaro 1954. La digo estis konstruito per surŝutado de tero. Temas pri la unua per tersurŝutado konstruita baraĵolagodigo en Eŭropo. La alteco de la digo estas 91 m, la digokrono havas longecon de 400 m, la baraĵvolumeno de la lago estas 0,060 km³, kaj la elflua kapacito 200 m³/sek. La lagon ekspluatas la Elektrejo de la urbo Zuriko. La elektrejo, kiu utiligas la energion de la lago situas en Tinizong sur alteco de 1232 m s.m. kaj en Tiefencastel sur alteco de 859 m s.m.

Referencoj redakti

  1. Fotogalerio pri la detruo kaj dronigo de la malnova vilaĝo Marmorera. Arkivita el la originalo je 2010-12-15. Alirita 2011-09-02.
  2. Retpaĝo pri la filmo Marmorera. Arkivita el la originalo je 2011-12-19. Alirita 2011-09-02.

Eksteraj ligiloj redakti