Marmorera

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Scalotta)
Marmorera
Blazono de Marmorera
Lago de Marmorera
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 29′ 48″ N 9° 38′ 40″ O / 46.49667 °N, 9.64444 °O / 46.49667; 9.64444 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 48″ N 9° 38′ 40″ O / 46.49667 °N, 9.64444 °O / 46.49667; 9.64444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 42
Areo 18,90 km²
Alteco 1720 m super marnivelo
Poŝtkodo 7456
Komunumkodo 3533
Mapo de Marmorera

Pri la komunumo redakti

Marmorera (en la romanĉa lingvo Murmarera) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 42 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Marmorera situas ĉe la bordo de la Baraĵlago de Marmorera en la supra parto de la Valo de Surses. La vilaĝo Nov-Marmorera situas sur alteco de 1720 m s.m. oriente de la lago supre de la kantona ĉefvojo al Juliopasejo. La komunumo konsistas krom el la ĉefa setlejo Nov-Marmorera ankaŭ el la setlejo Scalotta (respektive Castiletto) norde de la Lago. La malnova vilaĝo dronis en la baraĵlago en la jaro 1954. Nordokcidente de la lago situas la ruinoj de la Kastelo Marmels.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Marmorera limas en nordo al Sur, en nordoriento en unu punkto al Bevers, en oriento kaj sudo al Bivio.

Trafiko redakti

Tra Marmorera pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Lingvoj redakti

Ankoraŭ komence de la 20-a jarcento la komunumo Marmorera estis ĉefe romanĉlingva. Okaze de la popolnombrado de 2000 ankoraŭ 34,69 % de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 57,14% parolis la germanan kaj 6,12% la italan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Marmorera datiĝas el la jaro 831 kiel Marmoraria. En la jaro 1160 aperas mencio, ke Ulriko la 2-a de Tarasp donacis al la episkopo Adalgott en Koiro Wida de Marmels kun havaĵo kaj bienoj. Ĝis la jaro 1851 Bivio kaj Marmels formis kune la tribunalejon Stalla. Ek de 1851 Marmorera estas komunumo de la komunumaro Surses en la distrikto Albulo. [1]

La 17-an de oktobro 1948 la komunuma asembleo per 24 kontraŭ 2 voĉoj akceptis la koncedo de koncesio por la utiligado de la akvoenergio kaj konstruo de baraĵlago. En la jaro 1954 la malnova vilaĝo estis detruita kaj komenciĝis la plenigo de la lago per akvo. [2]

En 2000-aj jaroj la svisa reĝisoro Markus Fischer produktis la filmon Marmorera, filmdramo pri niksino el la lago de Marmorera.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti