Domleschg (komunumaro)


La komunuaro Domleschg (germane: Kreis Domleschg; romanĉe: Circul Tumleastga; en Esperanto ankaŭ Domleŝgo) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 4278 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Fürstenau.

Komunumaro Domleschg
Blazono de la komunumaro Domleschg
Fürstenau, Domleschg
Mapo de la komunumaro Domleschg
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Ĉefloko Fürstenau
Koordinatoj  46° 43′ N 9° 26′ O / 46.717 °N, 9.433 °O / 46.717; 9.433 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ N 9° 26′ O / 46.717 °N, 9.433 °O / 46.717; 9.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4278 (2009-12-31)
Areo 73,94 km²
Loĝantardenseco 58 loĝantoj/km²
vdr

Domleschg redakti

La komunumaro Domleschg konsistas el la komunumoj oriente de la Malantaŭa Rejno de la alfluo de Albulo en sudo ĝis la limo de distrikto Imboden en nordo.

Komunumoj de la komunumaro Domleschg redakti

La komunumaro Domleschg konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Sils en Domleschg estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Almens 223 8.34 3631
  Fürstenau 353 1.32 3633
  Paspels 475 4.59 3634
  Pratval 231 0.77 3635
  Rodels 266 1.68 3636
  Rothenbrunnen 307 3.11 3637
  Scharans 837 14.29 3638
  Sils en Domleschg 863 9.28 3640
  Tomils 723 30.56 3671
Totale 9 4278 73,94 0211

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Domleschg datiĝas el la jaro 840 kiel Tumilasca. La hodiaŭa komunumaro Domleschg, kiu kongruas kun la historia regiono Domleschg estiĝis kadre de la nova administra ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 per unuigo de la tribunalejo Ortenstein kaj la duontribunalejoj Boden kaj im Berg. Ĝis la jaro 2001 la komunumoaro Domleschg apartenis al la distrikto Heinzenberg, kiu tiam estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti