Rodels

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rodels-Realta (stacidomo).
Rodels
Blazono de Rodels
Rodels
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 44′ 24″ N 9° 26′ 24″ O / 46.74000 °N, 9.44000 °O / 46.74000; 9.44000 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 24″ N 9° 26′ 24″ O / 46.74000 °N, 9.44000 °O / 46.74000; 9.44000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 266
Areo 1,68 km²
Alteco 684 m super marnivelo
Poŝtkodo 7415
Komunumkodo 3636
Mapo de Rodels

Pri la komunumo redakti

Rodels (en la romanĉa lingvo Roten) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Rodels situas sur teraso ĉe la orienta flanke de Malantaŭa Rejno. Al la komunumo konsistas el la vilaĝo Rodels kaj la frakcioj Nueins kaj Quadra.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rodels limas en nordo al Paspels, en oriento al Almens, en sudo al Pratval, kaj en okcidento al Cazis.

Trafiko redakti

Tra Rodels pasas la vojo de Fürstenau al Tomils kaj krome ĝin ligas ponto kun Realta en la komunumo Cazis. Al la svisa aŭtovojo A13, kiu laŭlonge de la rivero pasas tra la komunuma teritorio, la plej proksimaj alveturejoj estas en distanco de proksimume 6 kilometroj norde en Tomils kaj sude en Thusis. Al la publika transportreto la komunumo estas unuflanke konektita per la komuna stacidomo Rodels-Realta, kiu aliflanke de la rivero sur la teritorio de la komunumo Cazis kaj per diversaj poŝtaŭtolinioj al Thusis, Rothenbrunnen kaj Rhäzüns.

Lingvoj redakti

Rodels estis origine romanĉlingva komunumo. En la 19-a jarcento ankoraŭ la granda plimulto de la loĝantaro parolis la romanĉan, nome dum la popolnombrado de 1880 62%. En la jaro 1900 ankoraŭ 52% de la loĝantaro estis romanĉlingva. Dum al 20-a jarcento la nombro de romanĉlingvanoj en Rodels konstante malpliiĝis. Dum la popolnobramdo de 1980 parolis 80,65% de la loĝantaro la germanan lingvon kaj nur ankoraŭ 16,13% la romanĉan. Dum la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de germanlingvanoj kreskis al 90,75%, dum la romanĉan parolis 3,91% kaj la italan 1,78%.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rodels datiĝas el la 12-a jarcento kiel Rautine. _Dum mezepoko en Rodels situas majora bieno de la katedrala kapitolo de Koiro. En la jaro 1527 la loĝantaro de Rodels povis sin liberaĉeti de la episkopa feŭdo. Kun escepto de la reganta familio Jecklin la vilaĝanoj dum la reformacio restis fidelaj al la katolika religio. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti