Küblis (komunumaro)


La komunuaro Küblis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 1824 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Küblis.

Komunumaro Küblis
Blazono de la komunumaro Küblis
Küblis
Mapo de la komunumaro Küblis
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Küblis
Koordinatoj  46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O / 46.900; 9.767 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O / 46.900; 9.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1824 (2009-12-31)
Areo 53,25 km²
Loĝantardenseco 34 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Küblis situas en la supra parto de Pretigovio (germane Prättigau) kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. En nordo ĝi limas al la komunumaro Luzein, en nordoriento al Vorarlbergo (Aŭstrio), en oriento al la komunumaro Klosters, en sudo al la komunumaro Schanfigg, kaj en okcidento al la komunumaro Jenaz.

Komunumoj de la komunumaro Küblis redakti

La komunumaro Küblis konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Küblis estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Conters im Prättigau 234 18.40 3881
  Küblis 829 8.14 3882
  Saas en Prättigau 761 26.71 3883
Totale 3 1824 52,25

Historio redakti

La komunumaro Küblis estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti