Luzein (komunumaro)
La komunumaro Luzein ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 516 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 83,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis Luzein, la sidejo de la komunara oficejo tamen troviĝis en Sankt Antönien.
Komunumaro Luzein | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Luzein |
Koordinatoj | 46° 55′ N 9° 46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 9° 46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1516 (2009-12-31) |
Areo | 83,88 km² |
Loĝantardenseco | 18 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Luzein situas en la mezo de Pretigovio (germane Prättigau) je la nordorienta valflanko kaj etendiĝas de la rivero Landquart ĝis la alpaj montokrestoj, kiuj formas la limon al Vorarlbergo en Aŭstrio.
Komunumoj de la komunumaro Luzein
redaktiLa komunumaro Luzein konsistis (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Luzein estis la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Luzein | 1156 | 31.60 | 3891 | |
Sankt Antönien | 360 | 52.28 | 3893 | |
Sume | 2 | 1516 | 83,88 |
Historio
redaktiLa komunumaro Luzein estis kreita 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la novordigo de la administracio de Kantono Grizono. Ĝis fino de 2000 la komunumaro apartenis al la tiama distrikto Oberlandquart. Ekde la 1-a de januaro 2001 la komunumaro Luzein estas parto de la tiam kreita distrikto Prättigau/Davos.
La origine romanĉlingva regiono estis sub la influo de la valzoj germanigita inter la 15-a kaj 16-a jarcento. [1]