Jenaz (komunumaro)
La komunumaro Jenaz ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 962 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 84,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Jenaz.
Komunumaro Jenaz | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Jenaz |
Koordinatoj | 46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1 962 (2009-12-31) |
Areo | 84,59 km² |
Loĝantardenseco | 23 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Jenas situas norde de la montoĉeno Hochwang, kies kresto estas ĝia suda limo. En nordo ĝi etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Landquart.
Komunumoj de la komunumaro Jenaz
redaktiLa komunumaro Jenaz konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj Jenaz estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Fideris | 613 | 25.36 | 3861 | |
Furna | 205 | 33.32 | 3862 | |
Jenaz | 1144 | 25.91 | 3863 | |
Totale | 3 | 1962 | 84,59 |
Historio
redaktiLa komunumaro Jenaz estis kreita 1851 kadre de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. Ĝis 1985 la komunumaro Jenaz apartenis al la distrikto Oberlandquart. Kun efiko de la 1-a de januaro 1986 la komunumaro Jenaz estis integrita al la distrikto Prättigau/Davos. En la jaro 2000 en Jenaz estis inaŭgurita lerneja centro kun sekundara lernejo por la tuta komunumaro.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Jenaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)