Sur Tasna (komunumaro)
La komunumaro Sur Tasna estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 2497 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zernez.
Komunumaro Sur Tasna | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Ĉefloko | Zernez |
Koordinatoj | 46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2497 (2009-12-31) |
Areo | 483,84 km² |
Loĝantardenseco | 5 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Sur Tasna situas en Suba Engadino ambaŭ-flanke de la rivero Eno. Ĝia sudorienta parto apartenas al la Svisa Nacia Parko.
Trafiko
redaktiTra la komunumaro pasas la engadina linio de Retia Fervojo kaj la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Por la fajna distribuo de la publika transportreto ekzistas diversaj poŝtaŭtolinoj.
Komunumoj de la komunumaro Sur Tasna
redaktiLa komunumaro Sur Tasna konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Zernez estas la plej granda. Jen la listo:
Historio
redaktiLa komunumaro Sur Tasna estis kreita surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 el al malnova tribunalkomunumo Sur Tasna.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Sur Tasna – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)