Lavin

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lavin (stacidomo).
Lavin
Blazono de Lavin
Lavin
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O / 46.76667; 10.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O / 46.76667; 10.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 218
Areo 46,26 km²
Alteco 1412 m super marnivelo
Poŝtkodo 7543
Komunumkodo 3743
Mapo de Lavin

Pri la komunumo redakti

Lavin estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Lavin situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Krom la vilaĝo Lavin mem al la komunumo apartenas la setlejo Valplan, kie troviĝas la stacidomo Sagliains ĉe la sudportalo de Vereina-Tunelo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lavin limas en nordo al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Guarda, en sudoriento al Ardez, en sudo al Zernez, en okcidento al Susch, kaj en nordokcidento al Klosters-Serneus.

Trafiko redakti

Tra Lavin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Lavin estas nodopunkto de la Retia Fervojo. Pasas tra ĝi la engandina linio, al kiu konektiĝas en Lavin la linio tra la Vereina-Tunelo, kies suda portalo troviĝas sur la komunuma teritorio. Tra la Vereina-Tunelo funkcias trajna aŭtomobiltransporto, kiu garantias la aliron al Engadino ankaŭ dum vintro, kiam multaj el la montpasejoj estas neĝokovritaj.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo en Lavin estas la romanĉa. La germanlingva malplimulto ankaŭ en Lavin kreskis dum la lastaj jaroj, tamen iomete malpli ol en aliaj romanĉ-grizonaj komunumoj. Okaze de la popolnombrado de 1980 80,77% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 10,33 % la germanan. En la jaro 2000 75,86% estis romanĉlingvanoj kaj 22,99% germanlingvanoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lavin datiĝas el la 12-a jarcento kiel Lawinis. En la jaroj 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis detruita de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝanoj kune kun la ceteraj vilaĝoj de la valo liberaĉetis de Aŭstrio.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti